Iri al enhavo

La Murdo

Mortigi estas evidente kaj sendube, la ago plej detrua kaj plej korupta konata en la mondo.

La plej malbona formo de murdo konsistas en detrui la vivon de niaj proksimuloj.

Terure horora estas la ĉasisto kiu per sia fusilo mortigas la senkulpajn kreaĵojn de la arbaro, sed miloble pli monstra, miloble pli abomena estas tiu kiu mortigas siajn proksimulojn.

Oni ne nur mortigas per mitraloj, fusiloj, kanonoj, pistoloj aŭ atomaj bomboj, oni ankaŭ povas mortigi per rigardo kiu vundas la koron, rigardo humiliga, rigardo plena de malestimo, rigardo plena de malamo; aŭ oni povas mortigi per ago sendanka, per ago nigra, aŭ per insulto, aŭ per vorto vunda.

La mondo estas plena de patridmortigantoj, matridmortigantoj sendankaj kiuj mortigis siajn patrojn kaj patrinojn, jam per siaj rigardoj, jam per siaj vortoj, jam per siaj kruelaj agoj.

La mondo estas plena de viroj kiuj sen scii ĝin mortigis siajn edzinojn kaj de virinoj kiuj sen scii ĝin, mortigis siajn edzojn.

Por plenaĵo de malfeliĉoj en ĉi tiu kruela mondo en kiu ni vivas, la homo mortigas tion kion li plej amas.

Ne nur per pano vivas la homo sed ankaŭ per diversaj psikologiaj faktoroj.

Multaj estas la edzoj kiuj estus povintaj vivi pli se iliaj edzinoj estus permesintaj ĝin al ili.

Multaj estas la edzinoj kiuj estus povintaj vivi pli se iliaj edzoj estus permesintaj ĝin al ili.

Multaj estas la patroj kaj patrinoj de familio kiuj estus povintaj vivi pli se iliaj filoj kaj filinoj estus permesintaj ĝin al ili.

La malsano kiu kondukas nian karan personon al la tombo havas kiel causa causorum, vortojn kiuj mortigas, rigardojn kiuj vundas, agojn sendankajn, ktp.

Ĉi tiu socio kaduka kaj degenerita estas plena de murdistoj senkonsciaj kiuj pretendas esti senkulpaj.

La prizonoj estas plenaj de murdistoj sed la plej malbona speco de krimuloj pretendas esti senkulpa kaj iras libere.

Nenia formo de murdo povas havi justigon iun ajn. Kun mortigi alian oni ne solvas iun problemon en la vivo.

La militoj neniam solvis iun problemon. Kun bombadi urbojn sendefendajn kaj mortigi milionojn da personoj oni ne solvas ion.

La milito estas io tro kruda, malglata, monstra, abomena. Milionoj da maŝinoj homaj dormemaj, senkonsciaj, stultaj, lanĉas sin al la milito kun la celo detrui alian tiom da milionoj da maŝinoj homaj senkonsciaj.

Multfoje sufiĉas katastrofo planeda en la kosmo, aŭ pessima pozicio de la astroj en la ĉielo, por ke milionoj da homoj lanĉu sin al la milito.

La maŝinoj homaj ne havas konsciencon de io ajn, ili movas sin en formo detrua kiam certa tipo de ondoj kosmaj vundas ilin sekrete.

Se la homoj vekus la konsciencon, se ekde la samaj benkoj de la lernejo oni edukus saĝe la lernantojn kaj lernantinojn kondukante ilin al la kompreno konscia de tio kio estas la malamikeco kaj la milito, alia kanto kantiĝus al ili, neniu lanĉus sin al la milito kaj la ondoj katastrofaj de la kosmo estus tiam uzataj en formo diferenca.

La milito odoras al kanibalismo, al vivo de kavernoj, al bestialeco de la plej malbona tipo, al arko, al sago, al lanco, al orgio de sango, ĝi estas al ĉiuj lumoj malkongrua kun la civilizacio.

Ĉiuj homoj en la milito estas malkuraĝaj, timemaj kaj la herooj ŝarĝitaj de medaloj estas ĝuste la plej malkuraĝaj, la plej timemaj.

La sinmortiganto ŝajnas ankaŭ tre kuraĝa sed li estas malkuraĝulo ĉar li timis la vivon.

La heroo en la fundo estas sinmortiganto kiu en momento de supera teruro faris la frenezaĵon de la sinmortiganto.

La frenezo de la sinmortiganto konfuziĝas facile kun la valoro de la heroo.

Se ni observas zorge la konduton de la soldato dum la milito, liajn manierojn, lian rigardon, liajn vortojn, liajn paŝojn en la batalo, ni povas evidentigi lian malkuraĝon totalan.

La Majstroj kaj Majstrinoj de lernejoj, kolegioj, universitatoj, devas instrui al siaj lernantoj kaj lernantinoj la veron pri la milito. Ili devas konduki siajn lernantojn kaj lernantinojn sperti konscie tiun Veron.

Se la homoj havus plenan konsciencon de tio kio estas ĉi tiu terura Vero de la milito, se la Majstroj kaj Majstrinoj scius eduki saĝe siajn disĉiplojn kaj disĉiplinojn, neniu civitano lasus sin konduki al la buĉejo.

La Edukado Fundamenta devas esti disdonita tuj nun en ĉiuj lernejoj, kolegioj kaj universitatoj, ĉar estas ĝuste ekde la benkoj de la lernejo, kie oni devas labori por la PACO.

Estas urĝe ke la novaj Generacioj fariĝu plene konsciaj de tio kio estas la barbareco kaj de tio kio estas la milito.

En la lernejoj, kolegioj, universitatoj, devas esti komprenita profunde la malamikeco kaj la milito en ĉiuj ĝiaj aspektoj.

La novaj Generacioj devas kompreni ke la maljunuloj kun siaj ideoj ranciĝintaj kaj mallertaj, oferas ĉiam la junulojn kaj kondukas ilin kiel bovojn al la buĉejo.

La junuloj ne devas lasi sin konvinki per la propagando militista, nek per la kialoj de la maljunuloj, ĉar al kialo oni oponas alian kialon kaj al opinio oni oponas alian, sed nek la rezonadoj nek la opinioj estas la Vero pri la Milito.

La maljunuloj havas milojn da kialoj por justigi la militon kaj konduki la junulojn al la buĉejo.

La grava afero ne estas la rezonadoj pri la milito sed sperti la Veron de tio kio estas la milito.

Ni ne prononcas nin kontraŭ la Racio nek kontraŭ la analizo, ni nur volas diri ke ni devas unue sperti la veron pri la milito kaj poste tiel ni povas doni al ni la lukson rezonadi kaj analizi.

Estas neeble sperti la veron de la NE MORTIGI, se ni ekskludas la meditadon intiman profundan.

Nur la Meditado tre profunda povas konduki nin sperti la Veron pri la Milito.

La Majstroj kaj Majstrinoj ne nur devas doni al siaj lernantoj kaj lernantinoj informon intelektan. La majstroj devas instrui al siaj studentoj manipuli la menson, sperti la VERON.

Ĉi tiu Raso Kaduka kaj degenerita jam ne pensas krom pri mortigi. Ĉi tio de mortigi kaj mortigi, nur estas propra de iu ajn raso homa degenerita.

Tra la televido kaj de la kino, la agentoj de la delikto propagandas siajn ideojn krimajn.

La knaboj kaj knabinoj de la nova generacio ricevas ĉiutage tra la ekrano de la televido kaj de la rakontetoj infanaj kaj de la kino, revuo ktp., bonan dozon venenan de murdoj, pafadoj, krimoj teruraj, ktp.

Jam ne eblas funkcionigi la televidon sen trovi sin kun la vortoj plenaj de malamo, la pafoj, la perverseco.

Nenio faras la registaroj de la tero kontraŭ la disvastigo de la delikto.

La mensoj de la infanoj kaj de la junuloj estas kondukataj de la agentoj de la delikto, per la vojo de la krimo.

Jam estas tiel disvastigita la ideo de mortigi, jam estas tiel disvastigita per la filmoj, rakontoj, ktp. ke ĝi fariĝis tute familiara por la tuta mondo.

La ribeluloj de la nova ondo estis edukitaj por la krimo kaj mortigas pro la gusto mortigi, ĝuas vidi morti aliajn. Tiel ili lernis ĝin en la televido de la domo, en la kino, en la rakontoj, en la revuoj.

Ĉie regas la delikto kaj nenion faras la registaroj por korekti la instinkton mortigi ekde ĝiaj samaj radikoj.

Tuŝas al la Majstroj kaj Majstrinoj de Lernejoj, Kolegioj kaj Universitatoj, eligi la kriadon en la ĉielon kaj renversi la ĉielon kaj teron por korekti ĉi tiun epidemion mensan.

Estas urĝe ke la Majstroj kaj Majstrinoj de Lernejoj, Kolegioj kaj Universitatoj, donu la kriadon de alarmo kaj petu al ĉiuj registaroj de la tero la cenzuron por la kino, la televido, ktp.

La krimo multiĝas terure pro ĉiuj tiuj spektakloj de sango kaj per la paŝo kiun ni iras venos la tago en kiu jam neniu povos cirkuli tra la stratoj libere sen la timo esti murdita.

La Radio, la Kino, la Televido, la Revuoj de sango, donis tian disvastigon al la delikto mortigi, ili faris ĝin tiel agrabla al la mensoj malfortaj kaj degeneritaj, ke jam neniu sentas emon la koron por enmeti al alia persono pafon aŭ tranĉilon.

Pro forto de tiom da disvastigo de la delikto mortigi, la mensoj malfortaj alkutimiĝis troe kun la krimo kaj nun eĉ ili donas al si la lukson mortigi por imiti tion kion ili vidis en la kino aŭ en la televido.

La Majstroj kaj Majstrinoj kiuj estas la edukistoj de la popolo estas devigitaj en plenumo de sia devo batali por la novaj generacioj petante al la Registaroj de la tero la malpermeson de la spektakloj de sango, en la fino, la nuligon de ĉia klaso de filmoj pri murdoj, ŝtelistoj, ktp.

La batalo de la Majstroj kaj Majstrinoj devas etendiĝi ankaŭ ĝis la taŭrobatalo kaj la boksado.

La tipo de la taŭrobatalisto estas la tipo plej malkuraĝa kaj krimema. La taŭrobatalisto volas ĉiujn avantaĝojn por li kaj mortigas por amuzi la publikon.

La tipo de la boksisto estas la de la monstro de la murdo, en sia formo sadisma kiu vundas kaj mortigas por amuzi la publikon.

Ĉi tiu klaso de spektakloj de sango estas barbaraj en cent procentoj kaj stimulas la mensojn gvidante ilin per la vojo de la krimo. Se ni volas vere batali por la Paco de la Mondo, ni devas iniciati kampanjon de fundo kontraŭ la spektakloj de sango.

Dum ene de la menso homa ekzistos la faktoroj detruaj estos militoj neeviteble.

Ene de la menso homa ekzistas la faktoroj kiuj produktas militon, tiuj faktoroj estas la malamo, la perforto en ĉiuj siaj aspektoj, la egoismo, la kolero, la timo, la instinktoj krimaj, la ideoj militistaj disvastigitaj per la televido, la radio, la kino, ktp.

La propagando por la PACO, la premioj NOBEL DE PACO rezultas absurdaj dum ekzistas ene de la homo la faktoroj Psikologiaj kiuj produktas militon.

Aktuale multaj murdistoj havas la premion NOBEL DE PACO.