Iri al enhavo

El la Tuteca Individuo

La FUNDAMENTA EDUKADO en sia vera senco estas la profunda kompreno de si mem; ene de ĉiu individuo troviĝas ĉiuj leĝoj de la naturo.

Kiu volas koni ĉiujn mirindaĵojn de la naturo, devas studi ilin en si mem.

La falsa edukado zorgas nur pri riĉigi la intelekton kaj tion povas fari iu ajn. Estas evidente ke per mono, iu ajn povas permesi al si aĉeti librojn.

Ni ne prononcas nin kontraŭ la intelekta kulturo, ni nur prononcas nin kontraŭ la troa mensa akumula fervoro.

La falsa intelekta edukado nur ofertas subtilajn eskapvojojn por fuĝi de si mem.

Ĉiu erudito, ĉiu intelekta viciulo, ĉiam disponas pri mirindaj elturniĝoj kiuj permesas al li fuĝi de si mem.

El la INTELEKTUALISMO sen SPIRITECO rezultas la FIULOJ kaj ĉi tiuj kondukis la homaron al la KAOSO kaj al la DETRUO.

La tekniko neniam povas kapabligi nin por koni nin mem en formo INTEGRA UNI-TOTALA.

La patroj de familio sendas siajn filojn al la Lernejo, al la Kolegio, al la Universitato, al la Politekniko, ktp., por ke ili lernu iun teknikon, por ke ili havu iun profesion, por ke ili povu finfine gajni la vivon.

Estas evidente ke ni bezonas scii iun teknikon, havi profesion, sed tio estas sekundara, la primara, la fundamenta, estas koni nin mem, scii kiuj ni estas, de kie ni venas, kien ni iras, kiu estas la celo de nia ekzisto.

En la vivo estas ĉio, ĝojoj, malĝojoj, amo, pasio, ĝuo, doloro, beleco, malbeleco, ktp. kaj kiam ni scias vivi ĝin intense, kiam ni komprenas ĝin en ĉiuj NIVELOJ de la menso, ni trovas nian lokon en la Socio, ni kreas nian propran teknikon, nian apartan formon de vivi, senti kaj pensi, sed la malo estas falsa cent procente, la tekniko per si mem, neniam povas estigi la fundan komprenon, la veran komprenon.

La nuna Edukado rezultis kiel tuta fiasko ĉar ĝi donas TROIGAN gravecon al la tekniko, al la profesio kaj estas evidente ke substrekante la teknikon, ĝi konvertas la homon en aŭtomaton mekanikan, ĝi detruas liajn plej bonajn eblecojn.

Kultivi la kapablon kaj la efikecon sen la kompreno de la vivo, sen la kono de si mem, sen rekta percepto de la procezo de MI MEM, sen detala studo de la propra maniero pensi, senti, deziri kaj agi, nur servos por pliigi nian propran kruelecon, nian propran egoismon, tiujn Psikologiajn faktorojn kiuj produktas militon, malsaton, mizeron, doloron.

La ekskluziva disvolviĝo de la tekniko produktis Mekanikistojn, Sciencistojn, teknikistojn, atomfizikistojn, vivisekciistojn de la malriĉaj bestoj, inventistojn de detruaj armiloj, ktp., ktp., ktp.

Ĉiuj tiuj profesiuloj, ĉiuj tiuj inventistoj de Atomaj Bomboj kaj Hidrogenaj Bomboj, ĉiuj tiuj vivisekciistoj kiuj turmentas la kreaĵojn de la naturo, ĉiuj tiuj fiuloj, la sola por kio ili vere servas, estas por la milito kaj la detruo.

Nenio scias ĉiuj tiuj fiuloj, nenio komprenas pri la totala procezo de la vivo en ĉiuj ĝiaj senfinaj manifestiĝoj.

La ĝenerala teknologia progreso, sistemoj de transportoj, kalkulmaŝinoj, elektra lumigado, liftoj ene de la konstruaĵoj, elektronikaj cerboj de ĉiu speco, ktp., solvas milojn da problemoj kiuj okazas en la supraĵa nivelo de la ekzisto, sed enkondukas en la individuo kaj en la socio, multajn pli larĝajn kaj profundajn problemojn.

Vivi ekskluzive en la SUPRAĴA NIVELO sen konsideri la diversajn terenojn kaj regionojn pli profundajn de la menso, signifas fakte altiri sur nin kaj sur niajn gefilojn, mizeron, ploradon kaj malesperon.

La plej granda neceso, la plej urĝa problemo de ĉiu INDIVIDUO, de ĉiu persono, estas kompreni la vivon en ĝia INTEGRALA, UNITOTALA formo, ĉar nur tiel ni estas en kondiĉoj por povi solvi kontentige ĉiujn niajn intimajn apartajn problemojn.

La teknika kono per si mem neniam povas solvi ĉiujn niajn Psikologiajn problemojn, ĉiujn niajn profundajn kompleksojn.

Se ni volas esti HOMOJ vere, INTEGRAJ 1NDIVIDUOJ ni devas AŬTO-ESPLORI nin PSIKOLOGIE, koni nin profunde en ĉiuj teritorioj de la penso, ĉar la TEKNOLOGIO sendube, konvertiĝas en detruan instrumenton, kiam ni ne KOMPRENAS vere la tutan procezon de la ekzisto, kiam ni ne konas nin mem en INTEGRA formo.

Se la INTELEKTA BESTO amus VERE, se ĝi konus sin mem, se ĝi estus kompreninta la tutan procezon de la vivo neniam ĝi estus farinta la KRIMON de FRAKCIOIGI la ATOMON.

Nia teknika progreso estas fantasta sed nur ĝi sukcesis pligrandigi nian agreseman potencon por detrui nin unuj al la aliaj kaj ĉie regas la teruro, la malsato, la nescio kaj la malsanoj.

Neniu profesio, neniu tekniko povas iam ajn doni al ni tion kion oni nomas PLENECO, VERA FELIĈO.

Ĉiu en la vivo suferas intense en sia ofico, en sia profesio, en sia rutina vivmaniero kaj la aferoj kaj la okupiĝoj konvertiĝas en instrumentojn de envio, murmuro, malamo, amareco.

La mondo de la kuracistoj, la mondo de la artistoj, de la inĝenieroj, de la advokatoj, ktp., ĉiu el tiuj mondoj, estas plena de doloro, murmuradoj, konkurenco, envio, ktp.

Sen la kompreno de ni mem la nura okupiĝo, ofico aŭ profesio, kondukas nin al la doloro kaj la serĉado de elturniĝoj. Kelkaj serĉas eskapvojojn tra la alkoholo la kantino, la taverno, la kabaredo, aliaj volas eskapi tra la drogoj, la morfino, la kokaino, la mariĥuano kaj aliaj per la volupto kaj la seksa degenerado, ktp., ktp.

Kiam oni volas redukti la tutan VIVON al tekniko, al profesio, al sistemo por gajni monon kaj pli da mono, la rezulto estas la enuo, la tedo kaj la serĉado de elturniĝoj.

Ni devas konvertiĝi en INTEGRAJ INDIVIDUOJ, kompletaj kaj tion nur eblas konante nin mem kaj dissolvante la PSIKOLOGIAN MEMON.

La FUNDAMENTA EDUKADO samtempe kiam ĝi stimulas la lernadon de tekniko por gajni la vivon, devas realigi ion pli gravan, ĝi devas helpi la homon, sperti, senti en ĉiuj ĝiaj aspektoj kaj en ĉiuj teritorioj de la menso, la procezon de la ekzisto.

Se iu havas ion por diri ke li diru ĝin kaj tio diri ĝin estas tre interesa ĉar tiel ĉiu kreas por si mem sian propran stilon, sed lerni fremdajn stilojn sen esti spertinta rekte per si mem la vivon en ĝia INTEGRALA formo; nur kondukas al la supraĵeco.