Iri al enhavo

Malavareco

Necesas ami kaj esti amata, sed bedaŭrinde por la mondo, la homoj nek amas nek estas amataj.

Tio, kion oni nomas amo, estas io nekonata por la homoj kaj ili facile konfuzas ĝin kun pasio kaj kun timo.

Se la homoj povus ami kaj esti amataj, la militoj estus tute neeblaj sur la tero.

Multaj geedzecoj, kiuj povus vere esti feliĉaj, bedaŭrinde ne estas pro la malnovaj rankoroj amasigitaj en la memoro.

Se la geedzoj havus malavarecon, ili forgesus la doloran pasintecon kaj vivus en pleno, plenaj de vera feliĉo.

La menso mortigas la amon, detruas ĝin. La spertoj, la malnovaj ĉagrenoj, la antikvaj ĵaluzoj, ĉio ĉi amasigita en la memoro, detruas la amon.

Multaj rankoraj edzinoj povus esti feliĉaj se ili havus sufiĉan malavarecon por forgesi la pasintecon kaj vivi en la nuntempo adorante la edzon.

Multaj edzoj povus esti vere feliĉaj kun siaj edzinoj se ili havus sufiĉan malavarecon, por pardoni malnovajn erarojn kaj forgesi rankorojn kaj malagrablecojn amasigitajn en la memoro.

Necesas, urĝas ke la geedzecoj komprenu la profundan signifon de la momento.

Edzoj kaj edzinoj devas ĉiam senti sin kiel novgeedzoj, forgesante la pasintecon kaj vivante gaje en la nuntempo.

La amo kaj la rankoroj estas atomaj substancoj nekongruaj. En la amo ne povas ekzisti rankoroj de iu ajn speco. La amo estas eterna pardono.

Ekzistas amo en tiuj, kiuj sentas veran angoron pro la suferoj de siaj amikoj kaj malamikoj. Ekzistas vera amo en tiu, kiu elkore laboras por la bonfarto de la humiluloj, de la malriĉuloj, de la bezonantoj.

Ekzistas amo en tiu, kiu spontanee kaj nature sentas simpation por la kamparano, kiu irigacias la sulkon per sia ŝvito, por la vilaĝano, kiu suferas, por la almozulo, kiu petas moneron kaj por la humila hundo angorplena kaj malsana, kiu mortas pro malsato ĉe la rando de la vojo.

Kiam ni elkore helpas iun, kiam en natura kaj spontanea maniero ni zorgas pri la arbo kaj irigacias la florojn de la ĝardeno sen ke iu ajn tion postulu de ni, estas aŭtentika malavareco, vera simpatio, vera amo.

Bedaŭrinde por la mondo, la homoj ne havas veran malavarecon. La homoj nur zorgas pri siaj propraj egoismaj atingoj, sopiroj, sukcesoj, konoj, spertoj, suferoj, plezuroj, ktp. ktp.

En la mondo ekzistas multaj personoj, kiuj nur posedas falsan malavarecon. Ekzistas falsa malavareco en la ruza politikisto, en la balota vulpo, kiu malŝparas monon kun la egoisma celo akiri potencon, prestiĝon, pozicion, riĉaĵojn, ktp., ktp. Ni ne konfuzu katon kun leporo.

La vera malavareco estas absolute seninteresa, sed facile oni povas konfuzi ĝin kun la falsa egoisma malavareco de la vulpoj de la politiko, de la friponoj kapitalistaj, de la satirusoj, kiuj avidas virinon, ktp. ktp.

Ni devas esti malavaraj de koro. La vera malavareco ne estas de la menso, la aŭtentika malavareco estas la parfumo de la koro.

Se la homoj havus malavarecon, ili forgesus ĉiujn rankorojn amasigitajn en la memoro, ĉiujn dolorajn spertojn de la multaj hieraŭoj kaj lernus vivi de momento al momento, ĉiam feliĉaj, ĉiam malavaraj, plenaj de vera sincereco.

Bedaŭrinde la MI estas memoro kaj vivas en la pasinteco, ĉiam volas reveni al la pasinteco. La pasinteco finas la homojn, detruas la feliĉon, mortigas la amon.

La menso enboteligita en la pasinteco neniam povas kompreni en integra maniero la profundan signifon de la momento en kiu ni vivas.

Multaj homoj skribas al ni serĉante konsolon, petante valoran balzamon por resanigi sian doloran koron, sed malmultaj estas tiuj, kiuj zorgas pri konsoli la afliktiton.

Multaj personoj skribas al ni por rakonti al ni la mizera stato en kiu ili vivas, sed raraj estas tiuj, kiuj dividas la ununuran panon, kiu devas nutri ilin, por dividi ĝin kun la aliaj bezonataj.

La homoj ne volas kompreni ke malantaŭ ĉiu efiko ekzistas kaŭzo kaj ke nur ŝanĝante la kaŭzon ni modifas la efikon.

La MI, nia kara MI, estas energio kiu vivis en niaj antaŭuloj kaj kiu originis certajn preteritajn kaŭzojn kies nunaj efikoj kondiĉas nian ekziston.

Ni bezonas MALAVARECON por modifi kaŭzojn kaj transformi efikojn. Ni bezonas malavarecon por saĝe direkti la ŝipon de nia ekzisto.

Ni bezonas malavarecon por transformi radikale nian propran vivon.

La legitima efektiva malavareco ne estas de la menso. La aŭtentika simpatio kaj la vera sincera afekcio, neniam povas esti la rezulto de la timo.

Necesas kompreni ke la timo detruas la simpation, finas la malavarecon de la koro kaj neniigas en ni la bongustan parfumon de la AMO.

La timo estas la radiko de ĉia korupto, la sekreta origino de ĉia milito, la mortiga veneno kiu degeneras kaj mortigas.

La instruistoj kaj instruistinoj de lernejoj, kolegioj kaj universitatoj devas kompreni la neceson gvidi siajn lernantojn kaj lernantinojn laŭ la vojo de la vera malavareco, la valoro, kaj la sincereco de la koro.

La homoj ranciaj kaj mallertaj de la pasinta generacio, anstataŭ kompreni kio estas tiu veneno de la timo, kultivis ĝin kiel fatala floro de forcejo. La rezulto de tia procedo estis la korupto, la kaoso kaj la anarkio.

La instruistoj kaj instruistinoj devas kompreni la horon en kiu ni vivas, la kritikan staton en kiu ni troviĝas kaj la neceson levi la novajn generaciojn sur la bazoj de revolucia etiko kiu estas akorda kun la atoma epoko kiu en ĉi tiuj momentoj de angoro kaj de doloro komencas inter la majesta tondro de la penso.

LA FUNDAMENTA EDUKADO baziĝas sur revolucia psikologio kaj sur revolucia etiko, akordaj kun la nova vibra ritmo de la nova epoko.

La sento de kunlaborado devos tute anstataŭi la teruran bataladon de la egoisma konkurenco. Fariĝas neebla scipovi kunlabori kiam ni ekskludas la principon de efektiva kaj revolucia malavareco.

Urĝas kompreni en integra maniero, ne nur en la intelekta nivelo, sed ankaŭ en la diversaj anguletoj nekonsciaj de la menso nekonscia kaj subkonscia kio estas la manko de malavareco kaj la hororo de la egoismo. Nur konsciante pri tio, kio estas en ni la egoismo kaj la manko de malavareco, ŝprucas en nia koro la bongusta parfumo de la VERA AMO kaj de la EFEKTIVA MALAVARECO kiu ne estas de la menso.