Iri al enhavo

La Adoleskeco

Alvenis la tempo definitive forlasi la falsan pudoron kaj antaŭjuĝojn rilatajn al la seksa problemo.

Necesas klare kaj precize kompreni la seksan problemon de la adoleskantoj de ambaŭ seksoj.

En la aĝo de dek kvar jaroj aperas en la organismo de la adoleskanto la seksa energio, kiu tiam fluas superforte tra la neŭro-simpatia sistemo.

Ĉi tiu speciala tipo de energio transformas la homan organismon, modifante la voĉon ĉe la viro kaj originante la ovarian funkcion ĉe la virino.

La homa organismo estas aŭtentika fabriko, kiu transformas krudajn elementojn en fajnajn vivajn substancojn.

La manĝaĵoj, kiujn ni metas en la stomakon, pasas tra multoblaj transformoj kaj rafinaĵoj ĝis finfine kulmini en tiu duon-solida, duon-likva substanco menciita de Paracelsus kun la termino Ens.-Seminis (Ento de la Semo).

Tiu likva, fleksebla, modifebla vitro, tiu spermo, enhavas en si mem, en potenciala formo, ĉiujn ĝermojn de la vivo.

La Gnostikismo rekonas en la spermo la ĤAOSON, de kie impete ekestas la vivo.

La maljunaj mezepokaj Alĥemiistoj, kiel Paracelsus, Sendivogius, Nicolás Flamel, Raymundo Lulio, ktp., studis kun profunda venerado la ENS-SEMINIS aŭ hidrargon de la sekreta filozofio.

Ĉi tiu VITRIOLO estas vera eliksiro inteligentemente ellaborita de la naturo ene de la spermveziketoj.

En ĉi tiu hidrargo de la antikva saĝeco, en ĉi tiu spermo, troviĝas vere ĉiuj ebloj de la ekzisto.

Estas bedaŭrinde, ke multaj junuloj pro manko de vera psikologia orientiĝo sin dediĉas al la kutimo de masturbado aŭ bedaŭrinde devias sur la infra-seksa vojo de la samseksemo.

Al infanoj kaj junuloj oni donas intelektajn informojn pri multaj temoj kaj oni gvidas ilin sur la vojo de sportado, kies troa uzo mallongigas la vivon mizere, sed bedaŭrinde, kiam aperas la seksa energio, kun kiu komenciĝas la adoleskeco, kaj gepatroj kaj instruistoj, bazitaj sur falsa puritanismo kaj stulta moralo, decidas krimete silenti.

Estas krimaj silentoj kaj ekzistas infamaj vortoj. Silenti pri la seksa problemo estas krimo. Paroli erare pri la seksa problemo ankaŭ konsistigas alian krimon.

Se la gepatroj kaj instruistoj silentas, la seksaj perversiuloj parolas kaj la viktimoj estas la nespertaj adoleskantoj.

Se la adoleskanto ne povas konsulti siajn gepatrojn aŭ instruistojn, li konsultos siajn samklasanojn, eble jam devigitajn sur la malĝustan vojon. La rezulto ne longe atendeblas kaj la nova adoleskanto, sekvante falsajn konsilojn, sin dediĉos al la kutimo de masturbado aŭ devios sur la vojo de la samseksemo.

La kutimo de masturbado tute ruinigas la cerban potencon. Necesas scii, ke ekzistas intima rilato inter la spermo kaj la cerbo. Necesas cerbigi la spermon. Necesas seminigi la cerbon.

La cerbo seminiziĝas transmutaciante la seksan energion, sublimigante ĝin, konvertante ĝin en cerban potencon.

Tiel la spermo restas cerbigita kaj la cerbo seminigita.

La Gnostika scienco studas profunde la endokrinologion kaj instruas metodojn kaj sistemojn por transmutacii la seksajn energiojn, sed ĉi tio estas afero, kiu ne taŭgas en ĉi tiu libro.

Se la leganto volas informojn pri Gnostikismo, li devas studi niajn Gnostikajn librojn kaj aliĝi al niaj studoj.

La adoleskantoj devas sublimigi la seksajn energiojn kultivante la estetikan sencon, lernante muzikon, skulptarton, pentradon, farante ekskursojn al la altaj montoj, ktp.

Kiom da vizaĝoj, kiuj povus esti belaj, velkas!

Kiom da cerboj degeneras! Ĉio pro manko de averta krio en la oportuna momento.

La kutimo de masturbado, kaj ĉe junuloj kaj ĉe fraŭlinoj, fariĝis pli ofta ol lavi la manojn.

La frenezulejoj estas plenaj de viroj kaj virinoj, kiuj ruinigis siajn cerbojn en la naŭza kutimo de masturbado. La destino de la masturbantoj estas la frenezulejo.

La kutimo de samseksemo havas putrajn radikojn de ĉi tiu kaduka kaj perversa raso.

Ŝajnas nekredeble, ke en landoj kiel Anglujo, kiuj pretendas esti kleraj kaj super-civilizitaj, ekzistas libere kinejoj, kie oni montras filmojn de samseksema tipo.

Ŝajnas nekredeble, ke ĝuste en Anglujo jam oni faras klopodojn por oficiale leĝigi geedziĝojn de samseksema tipo.

En la grandaj metropoloj de la mondo ekzistas nuntempe bordeloj kaj kluboj de samseksema tipo.

La malluma frateco de la malamikoj de la virino, nuntempe havas perversajn organizaĵojn, kiuj mirigas pro sia degenerita frateco.

Al multaj legantoj eble tro multe surprizos ĉi tio de la “degenerita frateco”, sed ni ne forgesu, ke en ĉiuj tempoj de la historio ĉiam ekzistis diversaj fratecoj de la krimo.

La morbida frateco de la malamikoj de la virino estas sendube frateco de la krimo.

La malamikoj de la virino okupas ĉiam aŭ preskaŭ ĉiam la ŝlosilajn postenojn ene de la burokratia abelujo.

Kiam samseksemulo iras en malliberejon, baldaŭ li liberiĝas pro la oportuna influo de la ŝlosilaj homoj de la frateco de la krimo.

Se virinulo malfeliĉiĝas, baldaŭ li ricevas ekonomiajn helpojn de ĉiuj sinistraj personoj de la Frateco de la krimo.

La mallumaj membroj de la samseksemo rekonas unu la alian per la uniformo, kiun ili portas.

Mirigas scii, ke la gejoj uzas uniformon, sed tiel estas. La uniformo de la samseksemuloj respondas al ĉiu modo, kiu komenciĝas. La gejoj komencas ĉiun novan modon. Kiam modo fariĝas komuna, tiam ili komencas alian. Tiel la uniformo de la frateco de la krimo estas ĉiam nova.

Ĉiuj grandaj urboj de la mondo, nuntempe, havas milionojn da samseksemuloj.

La kutimo de samseksemo komencas sian hontindan marŝon dum la adoleskeco.

Multaj lernejoj de viraj adoleskantoj kaj fraŭlinoj estas veraj bordeloj de samseksema tipo.

Milionoj da fraŭlinaj adoleskantoj marŝas decide sur la malluma vojo de la malamikoj de la viro.

Milionoj da adoleskantoj de ina sekso estas samseksemaj. La frateco de la krimo inter la virina samseksemo estas tiel forta, kiel la frateco de la krimo inter la vira sekso.

Estas urĝe radikale kaj definitive forlasi la falsan pudoron kaj montri al la adoleskantoj de ambaŭ seksoj, malkaŝe, ĉiujn seksajn misterojn.

Nur tiel la novaj generacioj povos iri sur la vojon de la REGENERADO.