Iri al enhavo

La Sekureca Serĉo

Kiam kokidoj timas, ili kaŝas sin sub la amemaj flugiloj de la kokino serĉante sekurecon.

La timigita infano kuras serĉe al sia patrino, ĉar apud ŝi li kredas sin sekura.

Do estas pruvite, ke TIMO kaj la serĉado de SEKURECO ĉiam estas intime asociitaj.

La homo, kiu timas esti atakita de banditoj, serĉas sekurecon en sia pistolo.

La lando, kiu timas esti atakita de alia lando, aĉetos kanonojn, aviadilojn, militŝipojn kaj armos armeojn kaj pretigos sin por milito.

Multaj homoj, kiuj ne scias labori, terurigitaj antaŭ mizero, serĉas sekurecon en krimo, kaj fariĝas ŝtelistoj, atakantoj, ktp…

Multaj virinoj sen inteligenteco timigitaj antaŭ la ebleco de mizero fariĝas prostituitinoj.

La ĵaluza viro timas perdi sian edzinon kaj serĉas sekurecon en la pistolo, mortigas kaj poste estas klare ke li iros al malliberejo.

La ĵaluza virino mortigas sian rivalon aŭ sian edzon kaj tiel fariĝas murdisto.

Ŝi timas perdi sian edzon kaj volante certigi lin, mortigas la alian aŭ decidas murdi lin.

La timema dommastro, ĉar la homoj ne pagas al li la domluon, postulas kontraktojn, garantiantojn, deponaĵojn, ktp., volante tiel certigi sin kaj se malriĉa vidvino plena de infanoj ne povas plenumi tiajn terurajn postulojn, kaj se ĉiuj dommastroj de urbo faras same, finfine la malfeliĉulino devos iri dormi kun siaj infanoj sur la strato aŭ en la parkoj de la urbo.

Ĉiuj militoj havas sian originon en la timo.

La gestapoj, la torturoj, la koncentrejoj, la siberioj, la teruraj malliberejoj, ekziloj, devigaj laboroj, pafekzekutoj, ktp. havas originon en la timo.

La nacioj atakas aliajn naciojn pro timo; ili serĉas sekurecon en la perforto, ili kredas, ke mortigante, invadante, ktp. ili povos fariĝi sekuraj, fortaj, potencaj.

En la oficejoj de sekreta polico, kontraŭ-spionado, ktp. kaj en la oriento kaj en la okcidento, oni torturas la spionojn, oni timas ilin, oni volas devigi ilin konfesi kun la celo trovi sekurecon por la Ŝtato.

Ĉiuj krimoj, ĉiuj militoj, ĉiuj murdoj, havas sian originon en la timo kaj en la serĉado de sekureco.

En aliaj tempoj estis sincereco inter la homoj, hodiaŭ la timo kaj la serĉado de sekureco finigis la mirindan bonodoron de la sincereco.

La amiko malfidas la amikon, timas, ke ĉi tiu ŝtelos, trompos, ekspluatos lin kaj eĉ ekzistas stultaj kaj perversaj maksimoj kiel ĉi tiu: “NENIAM MONTRI VIAN DORSON AL VIA PLEJ BONA AMIKO”. La HITLERANOJ diris, ke ĉi tiu MAKSIMO estas el ORO.

Jam la amiko timas la amikon kaj eĉ uzas MAKSIMOJN por protekti sin. Jam ne estas sincereco inter la amikoj. La timo kaj la serĉado de sekureco finigis la delikatan bonodoron de la sincereco.

Castro Rus en Kubo pafmortigis milojn da civitanoj timante ke ili finigos lin; Castro serĉas sekurecon pafmortigante. Li kredas, ke tiel li povas trovi Sekurecon.

Stalin, la perversa kaj sangavida Stalin, malbonodoris Rusion per siaj sangaj purigoj. Tio estis la maniero serĉi sian sekurecon.

Hitler organizis la Gestapon, la teruran Gestapon, por sekureco de la Ŝtato. Ne dubindas, ke li timis ke li estos detronigita kaj pro tio li fondis la sangan Gestapon.

Ĉiuj amarecoj de ĉi tiu mondo havas sian originon en la timo kaj la serĉado de sekureco.

La instruistoj kaj instruistinoj de lernejo devas instrui al la lernantoj kaj lernantinoj la virton de la kuraĝo.

Estas lamentinde, ke al la knaboj kaj knabinoj oni plenigas ilin per timo ekde ilia propra hejmo.

Al la knaboj kaj knabinoj oni minacas, oni timigas, oni terurigas, oni donas al ili batadojn, ktp.

Estas kutimo de patroj de familio kaj instruistoj, terurigi la infanon kaj la junulon kun la celo, ke li studu.

Kutime oni diras al infanoj kaj junuloj, ke se ili ne studas ili devos almozpeti, vagi malsataj tra la stratoj, plenumi tre humilajn laborojn kiel purigi ŝuojn, ŝarĝi pakojn, vendi ĵurnalojn, labori en plugado, ktp. ktp. ktp. (Kiel se la laboro estus krimo)

En la fundo, post ĉiuj ĉi tiuj vortoj de patroj kaj instruistoj, ekzistas timo por la filo kaj serĉado de sekureco por la filo.

La gravaĵo de ĉio ĉi tion, kion ni diras, estas, ke la infano kaj la junulo kompleksiĝas, pleniĝas per timo kaj pli poste en la praktika vivo ili estas homoj plenaj de timo.

La patroj de familio kaj instruistoj, kiuj havas la malbonan guston timigi la knabojn kaj knabinojn, la junulojn kaj fraŭlinojn, senkonscie ili gvidas ilin tra la vojo de la krimo, ĉar kiel ni jam diris, ĉiu krimo havas, sian originon en la timo kaj la serĉado de sekureco.

Hodiaŭ la TIMO kaj la SERĈADO DE SEKURECO konvertis la planedon tero en teruran inferon. Ĉiuj timas. Ĉiuj volas sekurecojn.

En aliaj tempoj oni povis vojaĝi libere, nun la limoj estas plenaj de gardistoj armitaj, oni postulas pasportojn kaj atestojn de ĉiu speco por havi rajton pasi de lando al alia.

Ĉio ĉi tio estas la rezulto de la timo kaj SERĈADO DE SEKURECO. Oni timas la vojaĝanton, oni timas la alvenanton kaj oni serĉas sekurecon en pasportoj kaj paperoj de ĉiu speco.

La instruistoj kaj instruistinoj de lernejo, kolegioj, universitatoj devas kompreni la hororon de ĉio ĉi tio kaj kunlabori por la bono de la mondo, sciante eduki la novajn generaciojn, instruante al ili la vojon de la aŭtenta kuraĝo.

Estas URĜE instrui al la novaj generacioj ne timi kaj ne serĉi sekurecojn en nenio nek en iu ajn.

Estas nemalhaveble, ke ĉiu individuo lernu fidi pli en si mem.

La TIMO kaj la SERĈADO de SEKURECO estas teruraj malfortecoj kiuj konvertis la vivon en teruran INFERON.

Ĉie abundas la malkuraĝuloj, la timemaj, la malfortaj, kiuj ĉiam iras serĉe de SEKURECO.

Oni timas la vivon, oni timas la morton, oni timas la onidirojn, “la diras ke oni diras”, perdi la socian pozicion, la politikan pozicion, la prestiĝon, la monon, la belan domon, la belan virinon, la bonan edzon, la laboron, la negocon, la monopolon, la meblojn, la aŭton, ktp. ktp. ktp. ĉion oni timas, abundas ĉie la malkuraĝuloj, la timemaj, la malfortaj, sed neniu kredas sin mem malkuraĝa, ĉiuj sin prezentas fortaj, kuraĝaj, ktp.

En ĉiuj sociaj klasoj ekzistas miloj kaj milionoj da interesoj, kiujn oni timas perdi kaj pro tio ĉiu serĉas sekurecojn, kiuj pro tio ke ili fariĝas ĉiam pli kaj pli kompleksaj, fakte faras la vivon ĉiam pli komplika, ĉiam pli malfacila, ĉiam pli amara, kruela kaj senkompata.

Ĉiuj murmuradoj, ĉiuj kalumnioj, intrigoj, ktp., havas sian originon en la timo kaj serĉado de sekureco.

Por ne perdi la riĉaĵon, la pozicion, la potencon, la prestiĝon, oni propagandas kalumniojn, klaĉojn, oni murdas, oni pagas por ke oni murdu sekrete, ktp.

La potenculoj de la tero donas al si eĉ la lukson havi murdistojn salajratajn kaj tre bone pagitajn, kun la naŭza celo elimini ĉiun tiun, kiu minacas eklipsi ilin.

Ili amas la potencon por la potenco mem kaj ili certigas ĝin surbaze de mono kaj multe da sango.

La ĵurnaloj konstante donas novaĵojn pri multaj kazoj de sinmortigo.

Multaj kredas ke tiu, kiu sinmortigas estas kuraĝa sed reale tiu, kiu sinmortigas estas malkuraĝulo, kiu timas la vivon kaj kiu serĉas sekurecon en la senkarnaj brakoj de la morto.

Iuj herooj de milito estis konataj kiel malfortaj kaj malkuraĝaj personoj, sed kiam ili vidis sin vizaĝo al vizaĝo kun la morto, ilia teruro estis tiom terura, ke ili fariĝis teruraj bestoj serĉante sekurecon por sia vivo, farante superan penon kontraŭ la morto. Tiam ili estis deklaritaj HEROOJ.

La timo kutime konfuziĝas kun la kuraĝo. Tiu, kiu sinmortigas ŝajnas tre kuraĝa, tiu, kiu portas pistolon ŝajnas tre kuraĝa, sed reale la sinmortigintoj kaj la pistolportantoj estas tre malkuraĝaj.

Tiu, kiu ne timas la vivon, ne sinmortigas. Tiu, kiu ne timas iun ajn, ne portas pistolon ĉe la zono.

Estas URĜE, ke la instruistoj kaj instruistinoj de lernejo instruu al la civitano en klara kaj preciza formo, kio estas KURAĜO vere kaj kio estas timo.

LA TIMO kaj la SERĈADO de SEKURECO konvertis la mondon en teruran inferon.