Iri al enhavo

La Inteligenteco

Ni povis konstati, ke multaj instruistoj pri Universala Historio en la okcidento de la mondo kutime mokas pri BUDDHA, Konfuceo, Mahometo, Hermeso, Quetzacoal, Moseo, Kriŝno, ktp.

Sen dubo ni ankaŭ povis kontroli sate, la sarkasmon, la mokaĵon, la ironion lanĉitan de instruistoj kontraŭ la antikvaj religioj, kontraŭ la dioj, kontraŭ la mitologio, ktp. Ĉio tio estas precize manko de inteligenteco.

En la lernejoj, mezlernejoj kaj universitatoj, oni devus trakti la religiajn temojn, kun pli da respekto, kun alta sento de venerado, kun vera kreiva inteligenteco.

La religiaj formoj konservas la eternajn valorojn kaj estas organizitaj laŭ la psikologiaj kaj historiaj bezonoj de ĉiu popolo, de ĉiu raso.

Ĉiuj religioj havas la samajn principojn, la samajn eternajn valorojn kaj nur diferencas en la formo.

Ne estas inteligenta, ke kristano mokas la religion de la Budho aŭ de la Hebrea aŭ Hinduista religio ĉar ĉiuj religioj ripozas sur la samaj fundamentoj.

La satiroj de multaj intelektuloj kontraŭ la religioj kaj iliaj fondintoj ŝuldiĝas al la marksista veneno, kiu en ĉi tiuj tempoj venenigas ĉiujn malfortajn mensojn.

La instruistoj de lernejoj, mezlernejoj kaj universitatoj devas gvidi siajn lernantojn sur la vojo de vera respekto al niaj proksimuloj.

Estas tute perverse kaj malinda la krudulo, kiu en la nomo de teorio de ajna tipo, mokas la templojn, religiojn, sektojn, lernejojn aŭ spiritajn societojn.

Forlasinte la studajn ĉambrojn, la studentoj devas trakti homojn de ĉiuj religioj, lernejoj, sektoj, kaj ne estas inteligenta, ke ili eĉ ne scias konservi la konvenan dececon en templo.

Forlasinte la studajn ĉambrojn post dek aŭ dek kvin jaroj da studado, la junuloj kaj junulinoj troviĝas tiel obtuzaj kaj dormemaj kiel la aliaj homoj, tiel plenaj de malpleneco kaj manko de inteligenteco kiel la unuan tagon, kiam ili eniris la lernejon.

Estas urĝe, ke la studentoj interalie evoluigu la emocian centron, ĉar ĉio ne estas intelekto. Necesas lerni senti la intimajn harmoniojn de la vivo, la belecon de la sola arbo, la kanton de la birdeto en la arbaro, la simfonion de muziko kaj koloroj de bela sunsubiro.

Estas ankaŭ necese senti kaj kompreni profunde ĉiujn terurajn kontrastojn de la vivo, kiel estas la kruela kaj senkompata socia ordo de ĉi tiu epoko, en kiu ni vivas, la stratoj plenaj de malfeliĉaj patrinoj, kiuj kun siaj subnutrataj kaj malsataj infanoj petegas panpecon, la malbelaj konstruaĵoj, kie loĝas miloj da malriĉaj familioj, la abomenindaj vojoj, sur kiuj cirkulas miloj da aŭtoj pelataj per tiuj brulaĵoj, kiuj damaĝas la organismojn, ktp.

La studento, kiu forlasas la studajn ĉambrojn, devas alfronti ne nur sian propran egoismon kaj siajn proprajn problemojn, sed ankaŭ la egoismon de ĉiuj homoj kaj la multoblajn problemojn de la homa socio.

La plej grava afero el ĉio estas, ke la studento, kiu forlasas la studajn ĉambrojn, eĉ havante intelektan preparon, ne havas inteligentecon, lia konscienco dormas, li estas manke preparita por la lukto kun la vivo.

Venis la tempo esplori kaj malkovri, kio estas tio, kion oni nomas INTELIGENTECO. La vortaro, la enciklopedio, rezultas senpovaj por serioze difini la INTELIGENTECON.

Sen inteligenteco neniam povas esti radikala transformo aŭ vera feliĉo kaj estas tre malofte en la vivo trovi vere inteligentajn homojn.

La grava afero en la vivo ne estas nur koni la vorton INTELIGENTECO, sed sperti en ni mem ĝian profundan signifon.

Multaj estas tiuj, kiuj fanfaronas pri inteligenteco, ne ekzistas drinkulo, kiu ne fanfaronas pri inteligenteco kaj Karlo Marks kredante sin tro inteligenta, verkis sian materialisman farson, kiu kostis al la mondo la perdon de la eternaj valoroj, la pafmortigon de miloj da pastroj de diversaj religioj, la seksperforton de monaĥinoj, Budhistaj, Kristanaj, ktp., la detruon de multaj temploj, la torturon de miloj kaj milionoj da homoj, ktp ktp ktp.

Ĉiu ajn povas fanfaroni pri inteligenteco, la malfacila afero estas esti vere inteligenta.

Ne per akirado de pli da libroscienco, pli da konoj, pli da spertoj, pli da aferoj por briligi la homojn, pli da mono por aĉeti juĝistojn kaj policanojn; ktp. oni sukcesos atingi tion, kion oni nomas INTELIGENTECO.

Ne per tiu PLI, oni povas atingi INTELIGENTECON. Eraras tute tiuj, kiuj supozas, ke la inteligenteco povas esti konkerita per la procezo de la PLI.

Estas urĝe kompreni profunde kaj en ĉiuj terenoj de la subkonscia kaj nekonscia menso, kio estas tiu damaĝa procezo de la PLI, ĉar en la fundo tre sekrete kaŝas la kara EGO, la MI, la MIA MEM, kiu deziras kaj volas ĉiam PLI kaj PLI por dikigi kaj fortikigi sin.

Ĉi tiu Mefisto, kiun ni portas ene, ĉi tiu SATANO, ĉi tiu MI, diras: MI havas PLI da mono, pli da beleco, pli da inteligenteco ol tiu, pli da prestiĝo, pli da ruzaĵo, ktp ktp ktp.

Kiu vere volas kompreni kio estas la INTELIGENTECO, tiu devas lerni senti ĝin, tiu devas travivi ĝin kaj sperti ĝin per la profunda meditado.

Ĉio, kion la homoj akumulas inter la putra tombo de la perfida memoro, intelekta informo, spertoj de la vivo, ĉiam tradukiĝas fatale en la termino de PLI kaj PLI. Tiel, ke ili neniam konas la profundan signifon de ĉio, kion ili akumulas.

Multaj legas libron kaj poste deponas ĝin en la memoron kontentaj pro tio, ke ili akumulis pli da informo, sed kiam oni vokas ilin respondi pri la doktrino skribita en la libro, kiun ili legis, rezultas, ke ili ne konas la profundan signifon de la instruo, sed la MI volas pli kaj pli da informo, pli kaj pli da libroj eĉ kiam ĝi ne travivis la doktrinon de neniu el ili.

La inteligenteco ne atingiĝas per pli da libroscienco, nek per pli da sperto, nek per pli da mono, nek per pli da prestiĝo, la inteligenteco povas flori en ni kiam ni komprenas la tutan procezon de la MI, kiam ni komprenas profunde tiun tutan psikologian aŭtomatismon de la PLI.

Estas nemalhaveble kompreni, ke la menso estas la baza centro de la PLI. Vere tiu PLI estas la sama psikologia MI, kiu postulas kaj la menso estas ĝia fundamenta kerno.

Kiu volas esti vere inteligenta, tiu devas decidi morti ne nur en la intelekta supraĵa nivelo, sed ankaŭ en ĉiuj terenoj subkonsciaj kaj nekonsciaj de la menso.

Kiam la MI mortas, kiam la MI tute disolviĝas la sola afero, kiu restas ene de ni estas la aŭtenta ESTO, la vera ESTO, la legitima inteligenteco tiel avidita kaj tiel malfacila.

La homoj kredas, ke la menso estas kreiva, ili eraras. La MI ne estas kreiva kaj la menso estas la baza kerno de la MI.

La inteligenteco estas kreiva ĉar ĝi estas de la ESTO, ĝi estas atributo de la ESTO. Ni ne devas konfuzi la menson kun la INTELIGENTECO.

Eraras TUTE kaj en radikala formo tiuj, kiuj supozas, ke la INTELIGENTECO estas io, kio povas esti kultivata kiel floro de forcejo Aŭ io, kio povas esti aĉetata kiel oni aĉetas la titolojn de nobeleco aŭ posedante imponan bibliotekon.

Estas necese kompreni profunde ĉiujn procezojn de la menso, ĉiujn reagojn, tiun psikologian PLI, kiu akumulas, ktp. Nur tiel ekŝosas en ni en natura kaj spontanea formo la arda flamo de la INTELIGENTECO.

Konforme al tio, ke la Mefisto, kiun ni portas ene, disolviĝas, la fajro de la kreiva inteligenteco manifestiĝas iom post iom ene de ni, ĝis bruli arde.

Nia vera ESTO estas la AMO kaj de tiu AMO naskiĝas la aŭtenta kaj legitima INTELIGENTECO, kiu ne estas de la tempo.