Iri al enhavo

La-Pazo

La PACO ne povas veni per la MENSO ĉar ĝi ne estas de la Menso. La PACO estas la bongusta parfumo de la TRANKVILA KORO.

La PACO ne estas afero de projektoj, internacia polico, UN, OAS, internaciaj traktatoj aŭ invadaj armeoj kiuj batalas en la nomo de la PACO.

Se ni vere volas veran PACO’N, ni devas lerni vivi kiel la gardisto en tempo de milito, ĉiam atentaj kaj viglaj, kun rapida kaj fleksebla Menso, ĉar la PACO ne estas afero de romantikaj FANTAZIOJ aŭ afero de belaj revoj.

Se ni ne lernas vivi en la stato de atenton de momento al momento, tiam la vojo, kiu kondukas al la PACO, fariĝas neebla, mallarĝa kaj post fariĝi ekstreme malfacila, fine finiĝos en sakstrato.

Necesas kompreni, estas urĝe scii, ke la aŭtenta PACO de la TRANKVILA KORO ne estas domo, kien ni povas alveni kaj kie bela junulino atendas nin gaje. La PACO ne estas celo, loko, ktp.

Persekuti la PACO’N, serĉi ĝin, fari projektojn pri ĝi, batali en la nomo de ĝi, fari propagandon pri ĝi, fondi organizojn por labori por ĝi, ktp., estas tute absurda ĉar la PACO ne estas de la Menso, la PACO estas la mirinda parfumo de la trankvila koro.

La PACO ne estas aĉetata nek vendata nek atingeblas per la sistemo de PACIGOJ, specialaj kontroloj, polico, ktp.

En kelkaj landoj, la nacia armeo iras tra la kampoj detruante vilaĝojn, murdante homojn kaj pafmortigante supozatajn banditojn, ĉio ĉi dirite en la nomo de la PACO. La rezulto de tia procedo estas la multobligo de la BARBARECO.

La perforto originas pli da perforto, la malamo produktas pli da malamo. La PACO ne povas esti konkerita, la PACO ne povas esti la rezulto de la perforto. La PACO nur venas al ni kiam ni solvas la MEMON, kiam ni detruas ene de ni mem ĉiujn PSICOLOGIAJN faktorojn kiuj produktas militojn.

Se ni volas PACO’N, ni devas kontempli, ni devas studi, ni devas vidi la tutan bildon kaj ne nur angulon de ĝi.

La PACO naskiĝas en ni kiam ni ŝanĝiĝis radikale en intima formo.

La demando pri kontroloj, organizoj POR PACO, pacigoj, ktp., estas izolitaj detaloj, punktoj, en la oceano de la vivo, izolitaj frakcioj de la tuta bildo de la EKZISTO, kiuj neniam povas solvi la problemon de la PACO en sia radikala, totala kaj definitiva formo.

Ni devas rigardi la bildon en sia kompleta formo, la problemo de la mondo estas la problemo de la individuo; se la INDIVIDUO ne havas PACO’N en sia interno, la socio, la mondo vivos en milito neeviteble.

La» instruistoj kaj instruistinoj de lernejoj, kolegioj, universitatoj devas labori por la PACO, krom se ili amas la BARBARECO’N kaj la PERFORTON.

Estas urĝe, estas nemalhaveble montri al la lernantoj kaj lernantinoj de la nova generacio la vojon sekvotan, la intiman vojon kiu povas konduki nin kun tuta precizeco al la aŭtenta PACO de la trankvila koro.

La homoj ne scias vere kompreni kio estas la vera interna PACO kaj nur volas ke neniu bloku ilian vojon, ke ili ne estu malhelpataj, ke ili ne estu ĝenataj, eĉ se ili prenas por sia propra konto kaj risko la rajton malhelpi kaj ĝeni kaj amarigi la vivon al siaj proksimuloj.

La homoj neniam spertis la veran PACO’N kaj nur havas pri ĉi tiu absurdajn opiniojn, romantikajn idealojn, erarajn konceptojn.

Por la ŝtelistoj, la PACO estus la ĝojo povi ŝteli senpune sen ke la polico bloku ilian vojon. Por la kontrabandistoj, la PACO estus povi enmeti sian kontrabandon ĉie sen ke la aŭtoritatoj malhelpus ĝin. Por la malsatigantoj de la popolo, la PACO estus vendi tre multekoste, ekspluatante dekstren kaj maldekstren sen ke la oficialaj inspektistoj de la registaro malpermesus ĝin. Por la prostituitinoj la PACO, estus ĝui en siaj litoj de plezuro kaj ekspluati ĉiujn virojn libere sen ke la aŭtoritatoj de sano aŭ de polico intervenus por io en sia vivo.

Ĉiu formas en la menso kvindek mil absurdajn fantaziojn pri la PACO. Ĉiu pretendas levi ĉirkaŭ si egoisman muron de falsaj ideoj, kredoj, opinioj kaj absurdaj konceptoj pri tio, kio estas la PACO.

Ĉiu volas PACO’N laŭ sia maniero, laŭ siaj kapricoj, siaj gustoj, siaj kutimoj, eraraj kutimoj, ktp. Ĉiu volas aŭtomalliberigi sin ene de protekta, fantasta muro, kun la celo vivi sian propran PACO’N, erare konceptita.

La homoj luktas por la PACO, deziras ĝin, volas ĝin, sed ne scias kio estas la PACO. La homoj nur volas ke ili ne estu malhelpataj, povi fari ĉiu siajn diablojn tre trankvile kaj amplekse. Tion ili nomas PACO.

Ne gravas kiajn diablojn faras la homoj, ĉiu kredas ke tio, kion li faras, estas bona. La homoj trovas pravigon eĉ por la plej malbonaj krimoj. Se la drinkulo estas malĝoja, li trinkas ĉar li estas malĝoja. Se la drinkulo estas gaja, li trinkas ĉar li estas gaja. La drinkulo ĉiam pravigas la malvirton de la alkoholo. Tiel estas ĉiuj homoj, por ĉiu krimo ili trovas pravigon, neniu konsideras sin perversa, ĉiuj pretendas esti justaj kaj honestaj.

Ekzistas multaj vagabondoj kiuj supozas erare ke PACO estas povi vivi sen labori, tre trankvile kaj sen ia peno en mondo plena de mirindaj romantikaj fantazioj.

Pri la PACO ekzistas milionoj da opinioj kaj eraraj konceptoj. En ĉi tiu dolora mondo en kiu ni vivas: ĉiu serĉas sian fantastan PACO’N, la pacon de siaj opinioj. La homoj volas vidi en la mondo la pacon de siaj revoj, sian specialan tipon de paco, kvankam ene de si mem ĉiu portas en sia interno la psikologiajn faktorojn kiuj produktas militojn, malamikecojn, problemojn de ĉiu tipo.

En ĉi tiuj tempoj de monda krizo, ĉiu kiu volas fariĝi fama fondas organizojn POR-PACO, faras propagandon kaj fariĝas ĉampiono de la PACO. Ni ne devas forgesi ke multaj vulpaj politikistoj gajnis la NOBEL-premion pri la PACO eĉ se ili havas je sia konto tutan tombejon kaj ke en unu aŭ alia formo ili ordonis sekrete murdi multajn homojn, kiam ili vidis sin en danĝero esti eklipsitaj.

Ekzistas ankaŭ veraj majstroj de la homaro kiuj oferas sin instruante en ĉiuj lokoj de la tero la Doktrinon de la Solvo de la MEMO. Tiuj majstroj scias per propra sperto ke nur solvante la Mefistofelon kiun ni portas interne, venas al ni la paco de la koro.

Dum ekzistos ene de ĉiu individuo la malamo, la avideco, la envio, la ĵaluzo, la akirema spirito, la ambicio, la kolero, la fiero, ktp. ktp. estos militoj neeviteble.

Ni konas multajn homojn en la mondo kiuj pretendas esti trovintaj la PACO’N. Kiam ni studis profunde tiujn personojn, ni povis evidentigi ke ili eĉ malproksime ne konas la PACO’N kaj ke ili nur enfermis sin ene de iu kutimo soleca kaj konsola, aŭ ene de iu speciala kredo, ktp., sed vere tiuj personoj eĉ malproksime ne spertis tion, kio estas la vera PACO de la trankvila koro. Vere tiuj kompatindaj homoj nur fabrikis al si artefaritan pacon kiun en sia nescio ili konfuzas kun la AŬTENTA PACO DE LA KORO.

Estas absurde serĉi la PACO’N ene de la eraraj muroj de niaj antaŭjuĝoj, kredoj, antaŭkonceptoj, deziroj, kutimoj, ktp.

Dum ene de la Menso ekzistos la psikologiaj faktoroj kiuj produktas malamikecojn, disputojn, problemojn, militojn, ne estos vera PACO.

La aŭtenta PACO venas de la beleco legitima saĝe komprenita.

La beleco de la trankvila koro elspiras la bongustan parfumon de la vera interna PACO.

Estas urĝe kompreni la belecon de la amikeco kaj la parfumon de la ĝentileco.

Estas urĝe kompreni la belecon de la lingvo. Estas necese ke niaj vortoj portu en si mem la substancon de la sincereco. Ni ne devas uzi iam ajn vortojn arhitmajn, malharmoniajn, malĝentilajn, absurdajn.

Ĉiu vorto devas esti vera simfonio, ĉiu frazo devas esti plena de spirita beleco. Estas tiel malbone paroli kiam oni devas silenti, kaj silenti kiam oni devas paroli. Estas silentoj krimaj kaj estas vortoj fifamaj.

Estas fojoj ke paroli estas krimo, estas fojoj ke silenti estas ankaŭ alia krimo. Oni devas paroli kiam oni devas paroli kaj silenti kiam oni devas silenti.

Ne ludu kun la vorto ĉar ĉi tiu estas de grava respondeco.

Ĉiu vorto devas esti pesita antaŭ ol artikuliĝi ĉar ĉiu vorto povas produkti en la mondo multe da utilo kaj multe da senutilo, multe da profito aŭ multe da damaĝo.

Ni devas zorgi niajn gestojn, manierojn, vestaĵojn kaj agojn de ĉiu speco. Ke niaj gestoj, ke nia vesto, maniero sidiĝi ĉe la tablo, maniero konduti dum manĝado, maniero atenti la homojn en la salono, en la oficejo, en la strato, ktp. estu ĉiam plenaj de beleco kaj harmonio.

Estas necese kompreni la belecon de la boneco, senti la belecon de la bona muziko, ami la belecon de la arto krea, rafini nian manieron pensi, senti kaj agi.

La supera beleco nur povas naskiĝi en ni kiam mortis la MEMO en radikala, totala kaj definitiva formo.

Ni estas malbelaj, hororaj, naŭzaj dum ni havas interne kaj tre vive la MEMON PSICOLOGIAN. La beleco en integra formo estas neebla en ni dum ekzistas la MEMO PLURALIZITA.

Se ni volas Aŭtentan PACO’N, ni devas redukti la MEMON al kosma polveto. Nur tiel estos en ni interna beleco. De tiu beleco naskiĝos en ni la ĉarmo de la amo kaj la vera PACO de la koro

La PACO KREADA alportas ordon ene de si mem, eliminas la konfuzon kaj plenigas nin de legitima feliĉo.

Estas necese scii ke la menso ne povas kompreni kio estas la vera PACO. Estas urĝe kompreni ke la paco de la trankvila koro ne alvenas al ni per la penado, aŭ pro la fakto aparteni al iu socio aŭ organizo dediĉita al fari propagandon de PACO.

La aŭtenta paco venas al ni en tute natura kaj simpla formo kiam ni reakiras la senkulpecon en la menso kaj en la koro, kiam ni fariĝas kiel infanoj delikataj kaj belaj, sentemaj al ĉio bela kiel al ĉio malbela, al ĉio bona kiel al ĉio malbona, al ĉio dolĉa kiel al ĉio amara.

Estas necese rekonkeri la infanecon perditan, kaj en la menso kaj en la koro.

La PACO estas io grandega, vasta, senfina, ne estas io formita de la menso ne povas esti la rezulto de kaprico nek la produkto de ideo. La paco estas atomsubstanco kiu estas trans la bono kaj la malbono, substanco kiu estas trans ĉia moralo, substanco kiu eliras de la internaĵoj mem de la ABSOLUTO.