Iri al enhavo

La Simpleco

Estas urĝe, estas nepre disvolvi krean komprenon ĉar ĝi alportas al la homo la veran liberecon de la vivo. Sen kompreno estas neeble akiri la aŭtentan kritikan fakultaton de profunda analizo.

Instruistoj de lernejoj, kolegioj kaj universitatoj devas konduki siajn lernantojn laŭ la vojo de aŭtokritika kompreno.

En nia pasinta ĉapitro ni jam amplekse studis la procezojn de envio kaj se ni volas fini ĉiujn nuancojn de ĵaluzo, ĉu religiaj, ĉu pasiaj, ktp., ni devas plene konscii pri tio, kio vere estas envio, ĉar nur profunde kaj intime komprenante la senfinajn procezojn de envio, ni sukcesas fini la ĵaluzon de ĉiu tipo.

Ĵaluzo detruas geedzecojn, ĵaluzo detruas amikecojn, ĵaluzo provokas religiajn militojn, fratmortigajn malamojn, murdojn kaj ĉiajn suferojn.

Envio kun ĉiuj ĝiaj senfinaj nuancoj kaŝiĝas malantaŭ sublimaj celoj. Ekzistas envio en tiu, kiu, informiĝinte pri la ekzisto de sublimaj sanktuloj, mahatmoj aŭ guruoj, ankaŭ deziras fariĝi sanktulo. Ekzistas envio en la filantropo, kiu strebas superi aliajn filantropojn. Ekzistas envio en ĉiu individuo, kiu avidas virtojn ĉar li havis informojn, ĉar en lia menso estas datumoj pri la ekzisto de sanktaj individuoj plenaj de virtoj.

La deziro esti sanktulo, la deziro esti virta, la deziro esti granda havas kiel fundamenton envion.

La sanktuloj kun siaj virtoj kaŭzis multajn damaĝojn. Al ni venas en la memoron la kazo de viro, kiu mem konsideris sin tre sankta.

En certa okazo malsata kaj mizera poeto frapis al liaj pordoj por meti en liajn manojn belan verson speciale dediĉitan al la sanktulo de nia rakonto. La poeto atendis nur moneron por aĉeti manĝaĵojn por sia elĉerpita kaj maljuniĝinta korpo.

Ĉion imagis la poeto krom insulto. Granda estis lia surprizo kiam la sanktulo kun pia rigardo kaj sulkigita frunto fermis la pordon dirante al la malfeliĉa poeto: “For de ĉi tie amiko, for, for… al mi ne plaĉas ĉi tiuj aferoj, mi abomenas flaton… al mi ne plaĉas la vantaĵoj de la mondo, ĉi tiu vivo estas iluzio… mi sekvas la vojon de humileco kaj modesteco”. La malfeliĉa poeto, kiu deziris nur moneron, anstataŭ tio ricevis la insulton de la sanktulo, la vorton kiu vundas, la vangofrapon, kaj kun la koro doloranta kaj la liro turnita en pecojn li iris tra la stratoj de la urbo malrapide… malrapide… malrapide.

La nova generacio devas leviĝi sur la bazo de aŭtenta kompreno ĉar ĉi tiu estas tute kreiva.

La memoro kaj la rememorado ne estas kreivaj. La memoro estas la tombo de la pasinteco. La memoro kaj la rememorado estas morto.

La vera kompreno estas la psikologia faktoro de la totala liberigo.

La memoroj de la memoro neniam povas alporti al ni veran liberigon ĉar ili apartenas al la pasinteco kaj tial ili estas mortaj.

La kompreno ne estas afero de la pasinteco nek de la estonteco. La kompreno apartenas al la momento, kiun ni vivas ĉi tie kaj nun. La memoro ĉiam alportas la ideon de la estonteco.

Estas urĝe studi sciencon, filozofion, arton kaj religion, sed la studoj ne devas esti konfiditaj al la fideleco de la memoro ĉar ĉi tiu ne estas fidela.

Estas absurde deponi la sciojn en la tombo de la memoro. Estas stulte entombigi en la fosaĵo de la pasinteco la sciojn, kiujn ni devas kompreni.

Ni neniam povus eldiri kontraŭ la studado, kontraŭ la saĝeco, kontraŭ la scienco, sed rezultas nekongrue deponi la vivajn juvelojn de la scio inter la koruptita tombo de la memoro.

Fariĝas necese studi, fariĝas necese esplori, fariĝas necese analizi, sed ni devas mediti profunde por kompreni en ĉiuj niveloj de la menso.

La vere simpla homo estas profunde komprenema kaj havas simplan menson.

La grava en la vivo ne estas tio, kion ni havas akumulita en la tombo de la memoro, sed tio, kion ni komprenis ne nur en la intelekta nivelo sed ankaŭ en la diversaj subkonsciaj kaj nekonsciaj terenoj de la menso.

La scienco, la scio, devas konvertiĝi en tujan komprenon. Kiam la scio, kiam la studado transformiĝis en aŭtentan kreivan komprenon, ni povas kompreni tiam ĉiujn aferojn tuj ĉar la kompreno fariĝas tuja, momenta.

En la simpla homo ne ekzistas komplikaĵoj en la menso ĉar ĉiu komplikaĵo de la menso ŝuldiĝas al la memoro. La makiavela EGO, kiun ni portas interne, estas akumulita memoro.

La spertoj de la vivo devas transformiĝi en veran komprenon.

Kiam la spertoj ne konvertiĝas en komprenon, kiam la spertoj daŭras en la memoro, ili konsistigas la putriĝon de la tombo sur kiu brulas la fatua kaj luciferika flamo de la intelekto.

Estas necese scii, ke la animala intelekto tute senigita de ĉia spiriteco estas nur la vortigo de la memoro, la tomba kandelo brulanta sur la funebra plato.

La simpla homo havas la menson libera de spertoj ĉar ĉi tiuj fariĝis konscio, transformiĝis en kreivan komprenon.

La morto kaj la vivo troviĝas intime asociitaj. Nur mortante la grajno naskiĝas la planto, nur mortante la sperto naskiĝas la kompreno. Ĉi tio estas procezo de aŭtenta transformiĝo.

La komplika homo havas la memoron plena de spertoj.

Ĉi tio pruvas lian mankon de kreiva kompreno ĉar kiam la spertoj estas plene komprenitaj en ĉiuj niveloj de la menso, ili ĉesas ekzisti kiel spertoj kaj naskiĝas kiel kompreno.

Estas necese unue sperti, sed ni ne devas resti en la tereno de la sperto ĉar tiam la menso komplikiĝas kaj fariĝas malfacila. Estas necese vivi la vivon intense kaj transformi ĉiujn spertojn en aŭtentan kreivan komprenon.

Tiuj, kiuj supozas erare, ke por esti komprenemaj, simplaj kaj facilaj, ni devas forlasi la mondon, konvertiĝi en almozulojn, vivi en izolitaj kabanoj kaj uzi pubotukojn anstataŭ elegantan kostumon, estas tute eraraj.

Multaj anakoretoj, multaj ermitoj solaj, multaj almozuloj havas tre komplikajn kaj malfacilajn mensojn.

Estas senutile apartiĝi de la mondo kaj vivi kiel anakoretoj se la memoro estas plena de spertoj, kiuj kondiĉigas la liberan fluon de la penso.

Estas senutile vivi kiel ermitoj volante vivi vivon de sanktuloj se la memoro estas plenigita de informoj, kiuj ne estis konvene komprenitaj, kiuj ne fariĝis konscio en la diversaj anguletoj, koridoroj kaj nekonsciaj regionoj de la menso.

Tiuj, kiuj transformas la intelektajn informojn en veran kreivan komprenon, kiuj transformas la spertojn de la vivo en veran profundan komprenon, nenion havas en la memoro, vivas de momento al momento plenaj de vera pleneco, fariĝis simplaj kaj facilaj kvankam ili vivas en luksa loĝejoj kaj ene de la perimetro de la urba vivo.

La etaj infanoj antaŭ la sep jaroj estas plenaj de simpleco kaj vera interna beleco pro tio, ke nur esprimiĝas tra ili la vivanta ESENCO de la vivo en totala foresto de la PSIKOLOGIA EGOO.

Ni devas rekonkeri la perditan infanaĝon, en nia koro kaj en nia menso. Ni devas rekonkeri la senkulpecon se vere ni volas esti feliĉaj.

La spertoj kaj la studado transformitaj en profundan komprenon ne lasas restaĵojn en la tombo de la memoro kaj tiam ni fariĝas facilaj, simplaj, senkulpaj, feliĉaj.

La profunda meditado pri la spertoj kaj akiritaj scioj, la profunda aŭtokritiko, la intima psikoanalizo konvertas, transformas ĉion en profundan kreivan komprenon. Ĉi tiu estas la vojo de la aŭtenta feliĉo naskita de la saĝeco kaj la amo.