Iri al enhavo

La Aŭtoritatoj

La registaro posedas AŬTORITATON, la ŜTATO posedas AŬTORITATON. La polico, la leĝo, la soldato, la gepatroj, la instruistoj, la religiaj gvidantoj, ktp., posedas AŬTORITATON.

Ekzistas du tipoj de AŬTORITATO. Unue, SUBKONSCIA AŬTORITATO. Due, KONSCIA AŬTORITATO.

Senutilas la SENKONSCIAJ aŭ SUBKONSCIAJ AŬTORITATOJ. Ni URĜE bezonas MEMKONSCIAJN AŬTORITATOJN.

La SENKONSCIAJ aŭ SUBKONSCIAJ AŬTORITATOJ plenigis la mondon per larmoj kaj doloro.

En la hejmo kaj en la lernejo la SENKONSCIAJ AŬTORITATOJ misuzas la AŬTORITATON pro la fakto mem, ke ili estas SENKONSCIAJ aŭ SUBKONSCIAJ.

La senkonsciaj gepatroj kaj instruistoj, hodiaŭ, estas nur blindaj gvidantoj de blinduloj kaj kiel diras la sanktaj skribaĵoj, ĉiuj falos kapantaŭe en la abismon.

Senkonsciaj gepatroj kaj instruistoj devigas nin dum la infanaĝo fari absurdajn aferojn, sed kiujn ili konsideras logikaj. Ili diras, ke tio estas por nia bono.

La gepatroj estas SENKONSCIAJ AŬTORITATOJ, kiel pruvas la fakto trakti la infanojn kiel rubon, kvazaŭ ili estus superaj estaĵoj al la homa specio.

La instruistoj kaj instruistinoj rezultas malamante iujn lernantojn, kaj dorlotante aŭ indulgante aliajn. Foje ili severe punas ajnan malamatan studenton eĉ kiam ĉi tiu lasta ne estas perversa kaj rekompencas per grandiozaj notoj multajn dorlotitajn lernantojn, kiuj vere ne meritas ilin.

Gepatroj kaj lernejaj instruistoj diktas erarajn normojn por la infanoj, knabinoj, junuloj, fraŭlinoj, ktp.

La AŬTORITATOJ, kiuj ne havas MEMKONSCION nur absurdajn aferojn povas fari.

Ni bezonas MEM-KONSCIAJN AŬTORITATOJN. Komprenu per MEM-KONSCIO la INTEGRAN KONON DE SI MEM, la totalan konon de ĉiuj niaj INTERNAJ VALOROJ.

Nur tiu, kiu posedas vere plenan konon de SI MEM, estas veka en integra formo. Tio estas esti MEM-KONSCIA.

Ĉiuj kredas, ke ili SIN-KONAS, sed estas tre malfacile trovi en la vivo iun, kiu vere konas sin mem. La homoj havas pri si mem tute erarajn konceptojn.

Koni sin mem postulas grandajn kaj terurajn MEM-KLOPODOJN. Nur per la KONADO DE SI MEM REALE ALVENAS al la MEM-KONSCIO.

La MISUZO de AŬTORITATO ŝuldiĝas al la SENKONSCIO. Neniu MEM-KONSCIA AŬTORITATO iam ajn atingus la MISUZON de la AŬTORITATO.

Iuj filozofoj estas kontraŭ ĉia AŬTORITATO, ili abomenas la AŬTORITATOJN. Simila pensmaniero estas FALSA, ĉar en ĉio kreita, de la mikrobo ĝis la suno, ekzistas skaloj kaj skaloj, gradoj kaj gradoj, superaj fortoj kiuj kontrolas kaj direktas kaj malsuperaj fortoj kiuj estas kontrolataj kaj direktataj.

En simpla abelujo estas aŭtoritato en la REĜINO. En iu ajn formikejo ekzistas aŭtoritato kaj leĝoj. La detruo de la principo de AŬTORITATO kondukus al ANARĤIO.

LA AŬTORITATOJ de ĉi tiuj kritikaj tempoj en kiuj ni vivas estas SENKONSCIAJ kaj estas klare, ke pro ĉi tiu PSIKOLOGIA fakto, ili sklavigas, katenas, misuzas, kaŭzas doloron.

Ni bezonas INSTRUIDOJN, instruistojn aŭ spiritajn gvidantojn, aŭtoritatojn de registaro, gepatrojn, ktp., plene MEM-KONSCIAJN. Nur tiel ni povas vere fari PLI BONAN MONDON.

Estas stulte diri, ke ne necesas instruistoj kaj spiritaj gvidantoj. Estas absurde ne rekoni la principon de AŬTORITATO en ĉio kreita.

Tiuj, kiuj estas MEM-SUFIĈAJ, FIERAJ, opinias, ke la INSTRUIDOJ kaj SPIRITAJ GVIDANTOJ, NE NECESAS.

Ni devas rekoni nian propran MALRICXECON kaj MIJERON. Ni devas kompreni, ke ni bezonas AŬTORITATOJN, INSTRUIDOJN, SPIRITAJN INSTRUIDOJN, ktp. SED MEM-KONSCIAJN por ke ili povu direkti nin, helpi nin kaj gvidi nin saĝe.

La SENKONSCIA AŬTORITATO de la INSTRUIDOJ detruas la kreivan povon de la lernantoj. Se la lernanto pentras, la senkonscia instruisto diras al li kion li devas pentri, la arbon aŭ pejzaĝon kiun li devas kopii kaj la terurita lernanto ne kuraĝas eliri el la meĥanikaj normoj de la instruisto.

Tio ne estas krei. Necesas, ke la studento fariĝu kreiva. Ke li kapablas eliri el la senkonsciaj normoj de la SENKONSCIA INSTRUIDO, por ke li povu transdoni ĉion, kion li sentas rilate al la arbo, ĉian ĉarmon de la vivo, kiu cirkulas tra la tremantaj folioj de la arbo, ĉian profundan signifon.

KONSCIA INSTRUIDO ne kontraŭus la liberigan kreivecon de la spirito.

La INSTRUIDOJ kun KONSCIA AŬTORITATO, neniam mutilus la menson de la lernantoj.

La SENKONSCIAJ instruistoj detruas per sia AŬTORITATO la menson kaj la inteligentecon de la lernantoj.

La INSTRUIDOJ kun SENKONSCIA AŬTORITATO, nur scias puni kaj dikti stultajn normojn por ke la lernantoj kondutu bone.

La MEM-KONSCIAJ INSTRUIDOJ instruas kun granda pacienco siajn lernantojn, helpante ilin kompreni siajn individuajn malfacilaĵojn, por ke komprenante ili povu superi ĉiujn siajn erarojn kaj avanci triumfe.

LA KONSCIA aŭ MEM-KONSCIA AŬTORITATO neniam povus detrui la INTELIGENTECON.

LA SENKONSCIA AŬTORITATO detruas la INTELIGENTECON kaj kaŭzas gravajn damaĝojn al la lernantoj.

La inteligenteco nur alvenas al ni kiam ni ĝuas veran liberecon kaj la INSTRUIDOJ kun MEM-KONSCIA AŬTORITATO vere scias respekti la KREIVAN LIBERECON.

La SENKONSCIAJ instruistoj kredas, ke ili ĉion scias kaj subpremas la liberecon de la studentoj kastrante al ili la inteligentecon per siaj senvivaj normoj.

La MEM-KONSCIAJ instruistoj SCIAS ke ili ne SCIAS kaj eĉ donas al si la lukson lerni observante la kreivajn kapablojn de siaj disĉiploj.

Necesas, ke la studentoj de la lernejoj, kolegioj kaj universitatoj, transiru de la simpla kondiĉo de disciplinitaj aŭtomatoj, al la brila pozicio de inteligentaj kaj liberaj estaĵoj por ke ili povu alfronti kun ĉia sukceso ĉiujn malfacilaĵojn de la ekzisto.

Ĉi tio postulas MEM-KONSCIAJN instruistojn, kompetentajn, kiuj vere interesiĝas pri siaj disĉiploj, instruistojn, kiuj estas bone pagitaj por ke ili ne havu monajn angorojn de iu ajn speco.

Bedaŭrinde ĉiu INSTRUIDO, ĉiu gepatro, ĉiu lernanto, kredas sin mem MEM-KONSCIA. VEKA kaj tio estas ilia plej GRANDA ERARO.

Estas tre malofte trovi en la vivo iun MEM-KONSCIAN kaj VEKAN personon. La homoj revas kiam la korpo dormas kaj revas kiam la korpo estas en veka stato.

La homoj veturas aŭtojn, revante; laboras revante; iras tra la stratoj revante, vivas en ĉiu horo revante.

Estas tre nature, ke profesoro forgesas sian ombrelon aŭ ke en la aŭto li lasas forlasitan iun libron aŭ sian monujon. Ĉio tio okazas ĉar la profesoro havas la konsciencon dormanta, revas…

Estas tre malfacile, ke la homoj akceptas, ke ili estas dormaj, ĉiuj kredas sin vekaj. Se iu akceptus, ke li havas sian konsciencon dormanta, estas klare, ke de tiu sama momento li komencus vekiĝi.

La lernanto forgesas en la domo la libron, aŭ la kajeron, kiun li devas porti al la lernejo, tia forgeso ŝajnas tre normala kaj ĝi estas, sed indikas, montras, la revan staton en kiu troviĝas la homa konscienco.

La pasaĝeroj de iu ajn urba transporto, kutime preterpasas sian straton, ili estis dormaj kaj kiam ili vekiĝas ili ekkonstatas, ke ili preterpasis sian straton kaj ke nun ili devos reiri piede kelkajn stratojn.

Malofte en la vivo la homo estas vere veka kaj kiam li estis tiel eĉ por momento, kiel en la kazoj de senfina teruro, li vidas sin por momento en INTEGRA formo. Tiuj momentoj estas neforgeseblaj.

La viro, kiu revenas al sia domo post kiam li vizitis la tutan urbon, estas tre malfacile por li memori detale ĉiujn siajn pensojn, incidentojn, personojn, aferojn, ideojn, ktp. ktp. ktp. provante memori, li trovos en sia memoro grandajn mankojn, kiuj respondas precize al la statoj de plej profunda dormo.

Iuj studentoj de psikologio proponis vivi ATENTAJ de momento al momento, sed subite ili endormiĝas, eble trovante iun amikon en la strato, enirante en iun vendejon por aĉeti ion, ktp. kaj kiam horojn poste ili memoras sian decidon vivi ATENTAJ kaj VEKAJ de momento al momento, tiam ili ekkonstatas, ke ili endormiĝis kiam ili eniris en tiun aŭ alian lokon, aŭ kiam ili renkontis tiun aŭ alian personon, ktp. ktp. ktp.

Esti MEM-KONSCIA estas io tre malfacila sed eblas atingi ĉi tiun staton lernante vivi atentemaj kaj gardemaj de MOMENTO AL MOMENTO.

Se ni volas atingi la MEM-KONSCION ni bezonas koni nin mem en INTEGRA formo.

Ĉiuj ni havas la MI, la MIN MEM, la EGOON kiun ni bezonas esplori por koni nin mem kaj fariĝi MEM-KONSCIAJ.

URĜAS SIN-OBSERVI, ANALIZI kaj KOMPRENI ĉiun el niaj difektoj.

Necesas studi nin mem en la tereno de la menso, emocioj, kutimoj, instinktoj kaj sekso.

La menso havas multajn NIVELOJN, regionojn aŭ SUBKONSCIAJN departementojn, kiujn ni devas koni profunde per la OBSERVADO, la ANALIZO, la FUNDAMENTA MEDITADO kaj la PROFUNDA INTIMA KOMPRENO.

Ĉiu difekto povas malaperi el la intelekta regiono kaj daŭre ekzisti en aliaj senkonsciaj niveloj de la menso.

La unua afero, kiun oni bezonas, estas VEKIĜI por kompreni nian propran MALRICXECON, MIJERON kaj DOLORON. Poste komencas la MI MORTI de momento al momento. URĜAS la MORTO DE LA PSIKOLOGIA MI.

Nur mortante naskiĝas la ESTO vere KONSCIA en ni. Nur la ESTO povas ekzerci veran KONSCIAN AŬTORITATON.

VEKIĜI, MORTI, NASKIĜI. Ĉi tiuj estas la tri psikologiaj fazoj kiuj kondukas nin al la VERA KONSCIA EKZISTO.

Devas vekiĝi por MORTI kaj devas morti por NASKIĜI. Kiu mortas sen esti VEKIĜINTA fariĝas STULTA SANTO. Kiu NASKIĜAS sen esti mortinta fariĝas INDIVIDUO de DUOBLA PERSONALO, la tre ĜUSTA kaj la tre perversa.

La ekzercado de la vera AŬTORITATO povas esti ekzercita nur de tiuj kiuj posedas la konscian ESTON.

Tiuj kiuj ankoraŭ ne posedas la KONSCIAN ESTON, tiuj kiuj ankoraŭ ne estas MEM-KONSCIAJ, kutime MISUZAS LA AŬTORITATON kaj kaŭzas multan damaĝon.

La INSTRUIDOJ devas lerni ordoni kaj la lernantoj devas lerni obei.

Tiuj PSIKOLOGOJ kiuj prononcas sin kontraŭ la obeo estas fakte tre eraraj ĉar neniu povas ordoni konscie se antaŭe li ne lernis obei.

Oni devas scii ordoni KONSCIE kaj oni devas scii obei konscie.