Iri al enhavo

Kion Pensi. Kiel Pensi.

En nia hejmo kaj en la lernejo, la gepatroj kaj instruistoj ĉiam diras al ni, kion ni devas pensi, sed neniam en la vivo ili instruas nin KIEL PENSI.

Scii kion pensi estas relative tre facila. Niaj gepatroj, instruistoj, tutoroj, aŭtoroj de libroj, ktp. ktp. ktp., ĉiu estas diktatoro laŭ sia maniero, ĉiu volas, ke ni pensu laŭ iliaj diktaĵoj, postuloj, teorioj, antaŭjuĝoj, ktp.

La diktatoroj de la menso abundas kiel fiherbo. Ekzistas ĉie perversa tendenco sklavigi la menson de aliulo, enboteligi ĝin, devigi ĝin vivi ene de difinitaj normoj, antaŭjuĝoj, lernejoj, ktp.

La miloj kaj milionoj da DIKTATOROJ de la menso neniam volis respekti la mensan liberecon de iu ajn. Se iu ne pensas kiel ili, li estas kvalifikita kiel perversa, forĵurita, ignoranta, ktp. ktp. ktp.

Ĉiu volas sklavigi ĉiujn, ĉiu volas subpremi la intelektan liberecon de la aliaj. Neniu volas respekti la liberecon de la penso de aliulo. Ĉiu sentas sin JUĜEMA, SAĜA, MIRINDA, kaj volas, kiel estas natura, ke la aliaj estu kiel li, ke ili konvertu lin en sian modelon, ke ili pensu kiel li.

Oni tro misuzis la menson. Observu la KOMERCISTOJN, kaj ilian propagandon tra la gazeto, la radio, la televido, ktp. ktp. ktp. La komerca propagando estas farata diktatore ¡Aĉetu vi tian sapon! ¡Tiajn ŝuojn! ¡Tiom da pesoj! ¡Tiom da dolaroj! ¡Aĉetu tuj! ¡Senprokraste! ¡Ne lasu ĝin por morgaŭ! ¡Ĝi devas esti senprokraste! ktp. Nur mankas, ke ili diru, se vi ne obeas, ni metos vin en la karceron, aŭ ni murdos vin.

La patro volas enmeti siajn ideojn en la filon perforte kaj la lernejinstruisto riproĉas, punas kaj donas malaltajn notojn, se la knabo aŭ la knabino ne akceptas DIKTAFORE la ideojn de la instruisto.

Duono de la homaro volas sklavigi la menson de la alia duono de la homaro. Tiu tendenco sklavigi la menson de la aliaj reliefigas sin je simpla vido, kiam ni studas la nigran paĝon de la nigra historio.

Ĉie ekzistis kaj ekzistas SANGOPLENE DIKTATUROJ obstinaj sklavigi la popolojn. Sangoplenaj diktaturoj, kiuj diktas, kion la homoj devas pensi. ¡Malbonŝanca tiu!, kiu provas pensi libere: tiu iras neeviteble al la koncentrejoj, al Siberio, al la karcero, al la devigaj laboroj, al la pendumilo, al la pafekzekuto, al la elpatrujigo, ktp.

Nek la INSTR UISTOJ kaj INSTR UISTINOJ, nek la GEPATROJ, nek la libroj, volas instrui la KIEL PENSI.

Al la homoj ŝatas devigi aliajn pensi laŭ kiel ili kredas, ke ĝi devas esti kaj estas klare, ke ĉiu en ĉi tio estas DIKTATORO laŭ sia maniero, ĉiu kredas sin la lasta vorto, ĉiu kredas firme, ke ĉiuj aliaj devas pensi kiel li, ĉar li estas la plej bona el la plej bona.

Gepatroj, instruistoj, patronoj, ktp. ktp. ktp., riproĉas kaj denove riproĉas siajn subulojn.

Estas terura tiu horora tendenco de la homaro malrespekti la aliajn, subpremi la menson de aliulo, enkaĝigi, enŝlosi, sklavigi, ĉenumi la penson de aliulo.

La edzo volas enmeti siajn ideojn en la kapon de la edzino perforte, sian doktrinon, siajn ideojn, ktp., kaj la edzino volas fari la samon. Multfoje edzo kaj edzino divorcas pro nekongrueco de ideoj. La geedzoj ne volas kompreni la neceson respekti la intelektan liberecon de aliulo.

Neniu geedzo havas la rajton sklavigi la menson de alia geedzo. Ĉiu estas fakte inda je respekto. Ĉiu havas la rajton pensi kiel li volas, profesi sian religion, aparteni al la politika partio, kiun li volas.

La knaboj kaj knabinoj de la lernejo estas devigataj pensi perforte pri tiaj kaj tiaj ideoj, sed ili ne estas instruitaj pri manipuli la menson. La menso de la infanoj estas tenera, elasta, duktila kaj tiu de la maljunuloj estas jam malmola, fiksa, kiel argilo en muldilo, jam ne ŝanĝiĝas, jam ne povas ŝanĝiĝi. La menso de la infanoj kaj junuloj estas susceptible de multaj ŝanĝoj, ĝi povas ŝanĝiĝi.

Al la infanoj kaj al la junuloj oni povas instrui kiel PENSI. Al la maljunuloj estas tre malfacile instrui KIEL PENSI, ĉar ili jam estas kiel ili estas kaj tiel ili mortas. Estas tre rare trovi en la vivo iun maljunulon interesitan ŝanĝi radikale.

La menso de la homoj estas muldita ekde la infanaĝo. Tion gepatroj kaj lernejinstruistoj preferas fari. Ili ĝuas doni formon al la menso de la infanoj kaj junuloj. Menso enmetita en muldilon estas fakte menso kondiĉigita, menso sklava.

Estas necese, ke la INSTR UISTOJ kaj INSTR UISTINOJ de lernejo rompu la katenojn de la menso. Estas urĝe, ke la instruistoj sciu direkti la menson de la infanoj al la vera libereco, por ke ili ne lasu sin sklavigi plu. Estas nepre ke la instruistoj instruu al la lernantoj KIEL ONI DEVAS PENSI.

La instruistoj devas kompreni la neceson instrui al la lernantoj la vojon de la analizo, la meditado, la kompreno. Neniu komprenema persono devas akcepti iam ajn en dogma formo ion ajn. Estas urĝe unue esplori. Kompreni, demandi, antaŭ akcepti.

Alivorte, ni diros, ke ne estas neceso akcepti, sed esplori, analizi, mediti kaj kompreni. Kiam la kompreno estas plena, la akcepto estas nenecesa.

Nenio utilas plenigi nian kapon per intelekta informo, se elirinte de la lernejo NI NE SCIAS PENSI kaj ni Daŭrigas kiel VIVANTAJ AŬTOMATOJ, kiel maŝinoj, ripetante la saman rutinon de niaj gepatroj, geavoj kaj praavoj, ktp. Ripeti ĉiam la samon, vivi vivon de maŝinoj, de la domo al la oficejo kaj de la oficejo al la domo, edziĝi por konvertiĝi en maŝinetojn fari infanojn, tio ne estas vivi kaj se por tio ni studas, kaj por tio ni iras al la lernejo kaj al la kolegio kaj al la universitato dum dek aŭ dek kvin jaroj, pli bone estus ne studi.

EL MAHATMA GHANDI estis tre singulara homo. Multfoje la protestantaj paŝtistoj sidiĝis ĉe lia pordo horojn kaj horojn tutajn luktante konverti lin al la Kristanismo en sia protestanta formo. Ghandi ne akceptis la instruadon de la paŝtistoj, ankaŭ ne malakceptis ĝin, li ĜIN KOMPRENIS, ĜIN RESPEKTIS, kaj tio estas ĉio. Multfoje diris la MAHATMA: “Mi estas Brahmano, Judo, Kristano, Mahometano, ktp. ktp. ktp. EL MAHATMA komprenis, ke ĉiuj religioj estas necesaj, ĉar ĉiuj konservas la samajn ETERNAJN VALOROJN.

Tio pri akcepti aŭ malakcepti ian doktrinon AŬ koncepton, rivelas mankon de mensa matureco. Kiam ni malakceptas aŭ akceptas ion, estas ĉar ni ne komprenis ĝin. Kie estas KOMPRENO, la akcepto aŭ malakcepto estas superfluaj.

La menso, kiu kredas, la menso, kiu ne kredas, la menso, kiu dubas, estas menso IGNORANTA. La vojo de la SAĜO ne konsistas en KREDI aŭ ne KREDI aŭ DUBI. La vojo de la SAĜO konsistas en DEMANDI, analizi, mediti kaj EKSPERIMENTI.

La VERO estas la nekonata de momento en momento. La vero nenion havas kune kun tio, kion oni kredas aŭ ĉesas kredi, nek ankaŭ la skeptikeco. La VERO ne estas demando pri akcepti ion aŭ malakcepti ĝin. La VERO estas demando pri EKSPERIMENTI, VIVSENSUMIGI, KOMPRENI.

Ĉiu klopodo de la INSTR UISTOJ devas en lasta sintezo konduki la lernantojn al la EKSPERIENTO de la realo, de la veraĵo.

Estas URĜE, ke la INSTR UISTOJ kaj INSTR UISTINOJ forlasu tiun antikvan kaj malutilan tendencon direktitan ĉiam MODELIGI la PLASTAN kaj DUKTILAN menson de la infanoj. Estas absurde, ke PERSONOJ PLENAĴOJ plenaj de antaŭjuĝoj, pasioj, antaŭkonceptoj antikvaj, ktp. subpremu tiel la menson de la infanoj kaj de la junuloj, provante modeligi al ili la menson laŭ siaj ideoj malfreŝaj, mallertaj, antikvaj.

Pli bone estas respekti la INTELEKTAN LIBERECO de la LERNANTOJ, respekti ilian mensan lertecon, ilian krean spontanecon. La instruistoj ne havas rajton enkaĝigi la menson de la lernantoj.

La fundamenta ne estas DIKTI al la MENSO de la lernantoj, kion ĝi devas pensi, sed instrui al ili plene KIEL PENSI. La MENSO estas la instrumento de la SCIO kaj estas necese, ke la INSTR UISTOJ kaj INSTR UISTINOJ instruu al siaj lernantoj manipuli saĝe tiun instrumenton.