Iri al enhavo

Krea Kompreno

La Esto kaj la Scio devas reciproke ekvilibrigiĝi por establi en nia psiko la flamon de la kompreno.

Kiam la scio estas pli granda ol la esto, tio originas intelektan konfuzon de ĉiu speco.

Se la esto estas pli granda ol la scio, tio povas doni kazojn tiel gravajn kiel tiun de la sanktulo stulta.

En la tereno de la praktika vivo, konvenas aŭto-observi nin kun la celo aŭto-malkovri nin.

Estas precize la praktika vivo la psikologia gimnastikejo per kiu ni povas malkovri niajn difektojn.

En stato de atenta perceptado, atenta noveco, ni povos rekte kontroli ke la kaŝitaj difektoj ekaperas spontanee.

Estas klare ke difekto malkovrita devas esti laborata konscie kun la celo apartigi ĝin de nia psiko.

Antaŭ ĉio ni ne devas identigi nin kun iu ajn julo-difekto se reale ni deziras elimini ĝin.

Se starante sur tabulo ni deziras levi ĉi tiun por meti ĝin apogita al muro, ne eblus ĉi tio se ni daŭrus stari sur ĝi.

Evidente ni devas komenci per apartigi la tabulon de ni mem, retiriĝante de ĝi kaj poste per niaj manoj levi la tabulon kaj meti ĝin apogita al la muro.

Simile ni ne devas identigi nin kun iu ajn psikika aldonaĵo se vere ni deziras apartigi ĝin de nia psiko.

Kiam oni identigas sin kun tia aŭ alia julo, fakte oni fortigas ĝin anstataŭ malintegrigi ĝin.

Supozu ke iu ajn julo de volupto transprenas la rulaĵojn kiujn ni havas en la intelekta centro por projekcii sur la ekranon de la menso scenojn de lasciveco kaj seksa morbideco, se ni identigas nin kun tiaj pasiaj bildoj nedubeble tiu volupta julo fortikiĝos terure.

Sed se ni anstataŭ identigi nin kun tiu ento, apartigas ĝin de nia psiko konsiderante ĝin kiel demono entrudiĝa, evidente estos aperinta en nia intimeco la krea kompreno.

Poste ni povus doni al ni la lukson juĝi analitike tiun aldonaĵon kun la celo fari nin plene konsciaj pri ĝi.

La grava afero de la homoj konsistas precize en la identigo kaj ĉi tio estas lamentinda.

Se la homoj konus la doktrinon de la multaj, se vere ili komprenus ke eĉ ilia propra vivo ne apartenas al ili, tiam ili ne farus la eraron de la identigo.

Scenoj de kolero, bildoj de ĵaluzo, ktp., en la tereno de la praktika vivo rezultas utilaj kiam ni troviĝas en konstanta psikologia aŭto-observado.

Tiam ni konstatas ke nek niaj pensoj, nek niaj deziroj, nek niaj agoj apartenas al ni.

Nekontesteble multoblaj juloj intervenas kiel entrudiĝintoj de malbona aŭguro por meti en nian menson pensojn kaj en nian koron emociojn kaj en nian motoran centron agojn de ĉiu klaso.

Estas lamentinde ke ni ne estas posedantoj de ni mem, ke diversaj psikologiaj entoj faras de ni tion kion ili volas.

Malbonŝance nek malproksime ni suspektas tion kio okazas al ni kaj ni agas kiel simplaj marionetoj kontrolitaj per nevideblaj fadenoj.

La plej malbona el ĉio ĉi tio estas ke anstataŭ batali por sendependigi nin de ĉiuj ĉi tiuj sekretaj tiranetoj ni faras la eraron vigligi ilin kaj ĉi tio okazas kiam ni identigas nin.

Iu ajn strata sceno, iu ajn familia dramo, iu ajn stulta kverelo inter geedzoj, ŝuldiĝas nedubeble al tia aŭ alia julo, kaj ĉi tio estas io kion ni neniam devas ignori.

La praktika vivo estas la psikologia spegulo kie ni povas vidi nin mem tiel kiel ni estas.

Sed antaŭ ĉio ni devas kompreni la neceson vidi nin mem, la neceson ŝanĝi radikale, nur tiel ni havos emon observi nin reale.

Kiu kontentiĝas kun la stato en kiu li vivas, la malsaĝulo, la malfruiganto, la neglektanto, neniam sentos la deziron vidi sin mem, li amos sin tro multe kaj iel ajn ne estos preta revizii sian konduton kaj sian manieron esti.

En klara formo ni diros ke en kelkaj komedioj, dramoj kaj tragedioj de la praktika vivo intervenas pluraj juloj kiujn necesas kompreni.

En iu ajn sceno de pasiaj ĵaluzoj eniras en ludon juloj de volupto, kolero, memamo, ĵaluzo, ktp., ktp., ktp., kiuj poste devos esti juĝitaj analitike, ĉiu aparte por kompreni ilin plene kun la evidenta celo malintegrigi ilin totale.

La kompreno rezultas tre elasta, tial ni bezonas pliprofundigi ĉiufoje pli profunde; tion kion hodiaŭ ni komprenis en unu maniero, morgaŭ ni komprenos pli bone.

Rigardante la aferojn el ĉi tiu angulo ni povas kontroli mem kiom utilaj estas la diversaj cirkonstancoj de la vivo kiam vere ni uzas ilin kiel spegulo por la aŭto-malkovro.

Iel ajn ni provus iam ajn aserti ke la dramoj, komedioj kaj tragedioj de la praktika vivo rezultas ĉiam belaj kaj perfektaj, tia aserto estus senkonsidera.

Tamen, kiom ajn absurdaj estas la diversaj situacioj de la ekzisto, ili rezultas mirindaj kiel psikologia gimnastikejo.

La laboro rilata al la dissolvo de la diversaj elementoj kiuj konsistigas la min mem, rezultas terure malfacila.

Inter la kadencoj de la verso ankaŭ kaŝiĝas la delikto. Inter la bongusta parfumo de la temploj, kaŝiĝas la delikto.

La delikto foje fariĝas tiel rafinita ke ĝi konfuziĝas kun la sankteco, kaj tiel kruela ke ĝi similas al la dolĉeco.

La delikto vestas sin per la togo de la juĝisto, per la tuniko de la Majstro, per la vestaĵo de la almozulo, per la kostumo de la sinjoro kaj eĉ per la tuniko de la Kristo.

Kompreno estas fundamenta, sed en la laboro de dissolvo de la psikikaj aldonaĵoj, ĝi ne estas ĉio, kiel ni vidos en la sekva ĉapitro.

Rezultas urĝa, neprokrastebla, konsciigi nin pri ĉiu Julo por apartigi ĝin de nia Psiko, sed tio ne estas ĉio, mankas io pli, vidu la ĉapitron dekses.