Iri al enhavo

La Intima Kristo

Kristo estas la Fajro de la Fajro, la Flamo de la Flamo, la Astrologia Signaturo de la Fajro.

Super la Kruco de la Martiro de la Kalvario estas difinita la Mistero de Kristo per unusola vorto, kiu konsistas el kvar literoj: INRI. Ignis Natura Renovatur Integram - La Fajro Senĉese Renovigas la Naturon.

La Apero de Kristo en la koro de la homo, radikale transformas nin.

Kristo estas la SUNA LOGO, perfekta Multobla Unueco. Kristo estas la vivo, kiu pulsiĝas en la tuta universo, estas tio, kio estas, kio ĉiam estis kaj kio ĉiam estos.

Multe oni diris pri la Kosma Dramo; sendube ĉi tiu Dramo estas formita de la kvar evangelioj.

Oni diris al ni, ke la Kosman Dramon alportis la Elohim al la tero; la Granda Sinjoro de Atlantido prezentis ĉi tiun dramon en Karno kaj Sango.

La Granda KABIR JESUO ankaŭ devis prezenti la saman Dramon Publike en la Sankta Lando.

Kvankam Kristo naskiĝus milfoje en Betlehemo, tio neniel helpas, se Li ne naskiĝas ankaŭ en nia koro.

Kvankam Li estus Mortinta kaj releviĝinta la trian tagon el inter la mortintoj, tio neniel helpas, se Li ne mortas kaj releviĝas ankaŭ en ni.

Provi malkovri la naturon kaj la esencon de la fajro estas provi malkovri Dion, kies reala ĉeesto ĉiam riveliĝis sub la fajra aspekto.

La brulanta rubuso (Eliro, III, 2) kaj la incendio de Sinajo post la donado de la Dekalogo (Eliro, XIX, 18): estas du manifestiĝoj per kiuj Dio aperis al Moseo.

Sub la figuro de estaĵo el Jaspo kaj Sardonikso kun koloro de flamo, sidanta sur inkandeska kaj brila Trono, Sankta Johano priskribas la posedanton de la Universo. (Apokalipso, IV, 3,5). “Nia Dio estas Konsumanta Fajro”, skribas Sankta Paŭlo en sia Epistolo al la Hebreoj.

La intima Kristo, la Ĉiela Fajro, devas naskiĝi en ni kaj naskiĝas fakte kiam ni sufiĉe progresis en la Psikologia laboro.

La intima Kristo devas forigi el nia Psikologia Naturo, la samajn kaŭzojn de eraro; la MEMOJ-KAŬZOJ.

Ne estus ebla la dissolvo de la kaŭzoj de la EGO dum la intima Kristo ne naskiĝis en ni.

La vivanta kaj Filozofia fajro, la intima Kristo, estas la Fajro de la Fajro, la pura el la pura.

La Fajro nin ĉirkaŭas kaj banas nin ĉie, venas al ni tra la aero, tra la akvo kaj tra la sama tero, kiuj estas konservaj kaj ĝiaj diversaj veturiloj.

La Ĉiela Fajro devas kristaliĝi en ni, estas la intima Kristo, nia profunda interna Savanto.

La intima Sinjoro devas prizorgi nian tutan Psikon de la Kvin Cilindroj de la Organika maŝino; de ĉiuj niaj Mensaj, Emociaj, Motoraj, Instinktaj Seksaj procezoj.