Iri al enhavo

La Drogoj

La psikologia disfaldado de la homo permesas al ni evidentigi la krudan realismon de supera nivelo en ĉiu el ni.

Kiam oni povis kontroli memstare rekte la konkretan fakton de du homoj en si mem, la malsupera en la normala komuna nivelo, la supera en oktavo pli alta, tiam ĉio ŝanĝiĝas kaj ni klopodas en tiu ĉi kazo agi en la vivo laŭ la fundamentaj principoj, kiujn li portas en la profundo de sia ESTO.

Tiel kiel ekzistas ekstera vivo, tiel ankaŭ ekzistas interna vivo.

La ekstera homo ne estas ĉio, la psikologia disfaldado instruas al ni la realecon de la interna homo.

La ekstera homo havas sian manieron esti, estas aĵo kun multaj sintenoj kaj tipaj reagoj en la vivo, marioneto movita de nevideblaj fadenoj.

La interna homo estas la aŭtenta ESTO, okazas en aliaj tre malsamaj leĝoj, neniam povus esti konvertita en roboton.

La ekstera homo ne faras kudrerojn sen fingringo, sentas ke oni pagis al li malbone, kompatas sin mem, tro konsideras sin mem, se li estas soldato li aspiras esti generalo, se li estas laboristo de fabriko li protestas kiam oni ne altigas lin, li volas ke liaj meritoj estu konvene agnoskitaj, ktp.

Neniu povus atingi la DUA naskiĝon, renaskiĝi kiel diras la Evangelio de la Sinjoro, dum li daŭre vivas kun la psikologio de la malsupera komuna homo.

Kiam oni rekonas sian propran neniecon kaj internan mizeron, kiam oni havas la kuraĝon revizii sian vivon, sendube oni scias memstare ke li neniel posedas meritojn de iu ajn speco.

“Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ili ricevos la regnon de la ĉieloj”.

Malriĉaj en spirito aŭ senhavuloj de la spirito, estas vere tiuj kiuj rekonas sian propran neniecon, senhontecon kaj internan mizeron. Tiu klaso de estaĵoj nediskuteble ricevas la lumigon.

“Pli facile trapasas kamelo tra la truo de kudrilo, ol riĉulo eniras la regnon de la ĉieloj”.

Estas videble ke la menso riĉigita per tiom da meritoj, ordenoj kaj medaloj, distingitaj sociaj virtoj kaj komplikaj akademiaj teorioj, ne estas malriĉa en spirito kaj tial neniam povus eniri la regnon de la ĉieloj.

Por eniri la Regnon fariĝas neprokrastebla la trezoro de la fido. Dum la psikologia disfaldado ne okazis en ĉiu el ni, la FIDO rezultas pli ol neebla.

La FIDO estas la pura scio, la rekta eksperimenta saĝeco.

La FIDO ĉiam estis konfuzita kun la vanaj kredoj, la Gnostikuloj ne devas fali iam en tiom grava eraro.

La FIDO estas rekta sperto de la realo; grandioza travivaĵo de la interna homo; aŭtenta dia sciado.

La interna homo, konante per rekta mistika sperto siajn proprajn internajn mondojn, estas videble ke li konas ankaŭ la internajn mondojn de ĉiuj homoj kiuj loĝas la teron.

Neniu povus koni la internajn mondojn de la planedo Tero, de la sunsistemo kaj de la galaksio en kiu ni vivas, se antaŭe li ne konis siajn proprajn internajn mondojn. Tio estas simila al la sinmortiganto kiu eskapas de la vivo per falsa pordo.

La eksteraj perceptoj de la drogemulo havas sian apartan radikon en la abomeninda organo KUNDARTIGUADOR (la serpento tentanto de la Edeno).

La konscio enboteligita inter la multaj elementoj kiuj konsistigas la Egon okazas pro sia propra enboteliĝo.

La egoa konscio fariĝas do, en komata stato, kun hipnotaj halucinoj tre similaj al tiuj de iu ajn subjekto kiu troviĝus sub la influo de tia aŭ alia drogo.

Ni povas prezenti ĉi tiun demandon en la jena formo: halucinoj de la egoa konscio estas egalaj al la halucinoj provokitaj de la drogoj.

Evidente ĉi tiuj du specoj de halucinoj havas siajn originalajn kaŭzojn en la abomeninda organo KUNDARTIGUADOR. (Vidu ĉapitron XVI de la nuna libro).

Sendube la drogoj neniigas la alfa-radiojn, tiam sendube perdiĝas la interna konekto inter menso kaj cerbo; tio fakte rezultas totalan fiaskon.

La drogemulo konvertas la malvirton en religion kaj devojiĝinte pensas sperti la realon sub la influo de la drogoj, ignorante ke la eksteraj perceptoj produktitaj de la mariĥuano, la L.S.D., la morfino, la halucinaj fungoj, la kokaino, la heroino, la haŝiŝo, trankviligaj piloloj en troo, amfetaminoj, barbituratoj, ktp., ktp., ktp., estas nur halucinoj prilaboritaj de la abomeninda organo KUNDARTIGUADOR.

La drogemuloj involuante, degenerante en la tempo, fine enprofundiĝas definitive en la inferajn mondojn.