Iri al enhavo

Mekanikaj Kreaĵoj

Neniel ni povus nei la Leĝon de Ripetiĝo prilaboriĝanta en ĉiu momento de nia vivo.

Certe en ĉiu tago de nia ekzisto, ekzistas ripeto de eventoj, statoj de konscio, vortoj, deziroj, pensoj, voloj, ktp.

Estas evidente ke, kiam oni ne sin-observas, oni ne povas rimarki tiun senĉesan ĉiutagan ripeton.

Ŝajnas evidente ke, kiu ne sentas ian ajn intereson por observi sin mem, ankaŭ ne deziras labori por atingi veran radikalan transformiĝon.

Kiel kulmino de la kulminoj estas homoj, kiuj volas transformiĝi sen labori pri si mem.

Ni ne neas la fakton ke ĉiu havas rajton al la vera feliĉo de la spirito, sed ankaŭ estas certe ke feliĉo estus io pli ol neebla, se ni ne laboras pri si mem.

Oni povas intime ŝanĝiĝi, kiam vere sukcesas modifi siajn reagojn antaŭ la diversaj faktoj kiuj okazas al li ĉiutage.

Tamen ni ne povus modifi nian manieron reagi antaŭ la faktoj de la praktika vivo, se ni ne laborus serioze pri si mem.

Ni bezonas ŝanĝi nian manieron pensi, esti malpli neglektemaj, fariĝi pli seriozaj kaj preni la vivon en malsama formo, en ĝia reala kaj praktika senco.

Tamen, se ni daŭrigas tiel kiel ni estas, kondutante en la sama formo ĉiutage, ripetante la samajn erarojn, kun la sama neglekto de ĉiam, ĉia ebleco de ŝanĝo estos fakte forigita.

Se oni vere volas ekkoni sin mem, oni devas komenci per observado de sia propra konduto, antaŭ la okazaĵoj de iu ajn tago de la vivo.

Ni ne volas diri per tio ke oni ne devas observi sin mem ĉiutage, ni nur volas aserti ke oni devas komenci per observado de unua tago.

En ĉio devas esti komenco, kaj komenci per observado de nia konduto en iu ajn tago de nia vivo, estas bona komenco.

Observi niajn mekanikajn reagojn antaŭ ĉiuj tiuj malgrandaj detaloj de ĉambro, hejmo, manĝoĉambro, domo, strato, laboro, ktp., ktp., ktp., kion oni diras, sentas kaj pensas, estas certe la plej taŭga.

La grava afero estas vidi poste kiel aŭ en kiu maniero oni povas ŝanĝi tiujn reagojn; tamen, se ni kredas ke ni estas bonaj homoj, ke ni neniam kondutas en nekonscia kaj erara formo, ni neniam ŝanĝiĝos.

Antaŭ ĉio ni bezonas kompreni ke ni estas homoj-maŝinoj, simplaj marionetoj kontrolitaj de sekretaj agentoj, de kaŝitaj “Mi”-oj.

Ene de nia persono vivas multaj personoj, ni neniam estas identaj; foje manifestiĝas en ni persono avara, aliajn fojojn persono kolerema, en iu ajn alia momento persono grandioza, bonvola, poste persono skandala aŭ kalumnia, poste sanktulo, poste mensogulo, ktp.

Ni havas homojn de ĉia klaso ene de ĉiu el ni, “Mi”-ojn de ĉia specio. Nia personeco ne estas pli ol marioneto, parolanta pupo, io mekanika.

Ni komencu per kondutado konscie dum malgranda parto de la tago; ni bezonas ĉesi esti simplaj maŝinoj eĉ se dum mallongaj ĉiutagaj minutoj, tio influos decide sur nian ekziston.

Kiam ni Sin-Observas kaj ne faras tion, kion tiu aŭ tiu “Mi” volas, estas klare ke ni komencas ĉesi esti maŝinoj.

Unu sola momento, en kiu oni estas sufiĉe konscia, por ĉesi esti maŝino, se oni faras ĝin libervole, kutime modifas radikale multajn malagrablajn cirkonstancojn.

Bedaŭrinde ni vivas ĉiutage mekanisman, rutinan, absurdar vivon. Ni ripetas okazaĵojn, niaj kutimoj estas la samaj, ni neniam volis modifi ilin, ili estas la mekanika trako tra kie cirkulas la trajno de nia mizera ekzisto, tamen, ni pensas pri ni la plej bonan…

Kien ajn abundas la “MITOMANULOJ”, tiuj kiuj kredas sin Dioj; mekanikaj, rutinaj kreaĵoj, personoj el la ŝlimo de la tero, mizeraj pupoj movataj de diversaj “Mi”-oj; homoj tiel ne laboros pri si mem…