Iri al enhavo

La Babilado

Neprasteblas, nemalprokrasteblas, neprokrasteblas, observi la internan babiladon kaj la precizan lokon de kie ĝi devenas.

Nedisputeble la malĝusta interna babilado estas la “Causa Causorun” de multaj psikaj statoj malharmoniaj kaj malagrablaj en la nuntempo kaj ankaŭ en la estonteco.

Evidente tiu vanta, sensubstanca babilado de ambigua parolado kaj ĝenerale ĉiu malutila, damaĝa, absurda parolado, manifestita en la ekstera mondo, havas sian originon en la malĝusta interna konversacio.

Oni scias ke ekzistas en la Gnozo la esotera praktiko de la interna silento; tion konas niaj disĉiploj de “Tria Ĉambro”.

Ne estas superflue diri kun tuta klareco ke la interna silento devas referenci specife al io tre preciza kaj difinita.

Kiam la procezo de la pensado elĉerpiĝas intence dum la profunda interna meditado, oni atingas la internan silenton; sed ne estas tio kion ni volas klarigi en la nuna ĉapitro.

“Malplenigi la menson” aŭ “meti ĝin en blankon” por vere atingi la internan silenton, ankaŭ ne estas kion ni intencas klarigi nun en ĉi tiuj paragrafoj.

Praktiki la internan silenton al kiu ni referencas, ankaŭ ne signifas malhelpi ke io penetru en la menson.

Vere ni parolas nun mem pri tipo de interna silento tre malsama. Ne temas pri io vaga ĝenerala…

Ni volas praktiki la internan silenton rilate al io kiu jam estas en la menso, persono, okazaĵo, afero propra aŭ fremda, kion oni rakontis al ni, kion faris iu, ktp., sed sen tuŝi ĝin per la interna lango, sen intima diskurso…

Lerni silenti ne nur per la ekstera lango, sed ankaŭ, plie, per la sekreta, interna lango, rezultas eksterordinara, mirinda.

Multaj silentas ekstere, sed per sia interna lango ili senhaŭtigas vive la proksimulon. La interna babilado venena kaj malica, produktas internan konfuzon.

Se oni observas la malĝustan internan babiladon oni vidos ke ĝi estas farita el duonaj veroj, aŭ el veroj kiuj rilatas inter si en maniero pli-malpli malĝusta, aŭ io kio aldoniĝis aŭ preterlasiĝis.

Bedaŭrinde nia emocia vivo fundamentiĝas ekskluzive en la “mem-simpatio”.

Por la kulmino de tiom da infamio ni nur simpatias kun ni mem, kun nia tiom “kara Ego”, kaj ni sentas antipation kaj eĉ malamon kun tiuj kiuj ne simpatias kun ni.

Ni amas tro multe al ni mem, ni estas narcisistoj en cent procentoj, tio estas nerefutebla, nekontestebla

Dum ni daŭre estos enboteligitaj en la “mem-simpatio”, ĉiu evoluo de la Esto, fariĝas io pli ol neebla.

Ni bezonas lerni vidi la vidpunkton fremdan. Urĝas scii meti nin en la pozicion de la aliaj.

“Ĉion do, kion vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ vi al ili.” (Mateo: VII, 12)

Kio vere gravas en ĉi tiuj studoj estas la maniero kiel la homoj kondutas interne kaj nevideble unuj kun la aliaj.

Bedaŭrinde kaj kvankam ni estu tre komplezemaj, eĉ sinceraj foje, ne estas dubo ke nevideble kaj interne ni traktas nin tre malbone unuj kun la aliaj.

Homoj ŝajne tre bonkoraj, trenas ĉiutage siajn proksimulojn al la sekreta kaverno de si mem, por fari kun tiuj, ĉion kion plaĉas al ili. (Ĉikanadoj, mokado, malestimado, ktp.)