Iri al enhavo

La Esenco

Tio, kio faras ĉiun novnaskitan infanon bela kaj aminda, estas ĝia Esenco; ĉi tio konstituas en si mem ĝian veran realon… La normala kresko de la Esenco en ĉiu kreaĵo certe estas tre resta, komenca…

La homa korpo kreskas kaj disvolviĝas laŭ la biologiaj leĝoj de la specio, tamen tiaj eblecoj rezultas per si mem tre limigitaj por la Esenco… Nedisputeble la Esenco nur povas kreski per si mem sen helpo, en tre malgranda grado…

Parolante rekte kaj sen ĉirkaŭfrazo ni diros, ke la spontanea kaj natura kresko de la Esenco estas nur ebla dum la unuaj tri, kvar kaj kvin jaroj de aĝo, tio estas, en la unua etapo de la vivo… La homoj pensas, ke la kresko kaj disvolviĝo de la Esenco ĉiam okazas en kontinua formo, laŭ la mekaniko de la evoluo, sed la Universala Gnostikismo instruas klare, ke tio ne okazas tiel…

Por ke la Esenco kresku pli, io tre speciala devas okazi, io nova devas esti realigata. Mi volas referi en emfaza formo al la laboro pri si mem. La disvolviĝo de la Esenco nur estas ebla surbaze de konsciaj laboroj kaj volontaj suferoj…

Necesas kompreni, ke ĉi tiuj laboroj ne referas al demandoj de profesio, bankoj, ĉarpentado, masonado, aranĝo de fervojaj linioj aŭ aferoj de oficejo… Ĉi tiu laboro estas por ĉiu persono, kiu disvolvis la personecon; temas pri io Psikologia…

Ĉiuj ni scias, ke ni havas ene de si mem tion, kio nomiĝas EGOO, MI, MEM, SI MEM… Bedaŭrinde la Esenco troviĝas enboteligita, enkapigita, inter la EGOO kaj tio estas lamentinda. Dissolvi la Psikologian MI-on, malintegri ĝiajn nedezirindajn elementojn, estas urĝa, neprokrastebla, neelasebla… tia estas la senco de la laboro pri si mem. Neniam ni povus liberigi la Esencon sen malintegri antaŭe la Psikologian MI-on…

En la Esenco estas la Religio, la BUDDHA, la Saĝeco, la partikloj de doloro de nia Patro, kiu estas en la Ĉieloj kaj ĉiuj datumoj, kiujn ni bezonas por la AUTO-REALIGO INTIMA DE LA ESTAĴO. Neniu povus neniigi la Psikologian MI-on sen elimini antaŭe la malhomajn elementojn, kiujn ni portas interne…

Ni bezonas redukti al cindroj la kruelon monstran de ĉi tiuj tempoj: la envion, kiu bedaŭrinde fariĝis la sekreta risorto de la ago; la avidecon neelteneblan, kiu faris la vivon tiom amara: la naŭzan kalumnion; la kalumnion, kiu tiom da tragedioj originas; la ebriojn; la malpuran lukson, kiu odoras tiom malbone; ktp., ktp., ktp.

Dum ĉiuj tiuj abomenaĵoj reduktiĝas al kosma polvo, la Esenco krom emancipiĝi, kreskos kaj disvolviĝos harmonie… Nedisputeble kiam la Psikologia MI-o mortis, brilas en ni la Esenco…

La Esenco libera donas al ni intiman belecon; de tia beleco elfluas la feliĉo perfekta kaj la vera Amo… La Esenco posedas multajn sentojn de perfekteco kaj eksterordinarajn povojn naturajn… Kiam “Ni Mortas en Si Mem”, kiam ni dissolvas la Psikologian MI-on, ni ĝuas la altvalorajn sentojn kaj povojn de la Esenco…