Iri al enhavo

La Individueco

Kredi sin mem “Unu”, certe estas ŝerco de tre malbona gusto; bedaŭrinde ĉi tiu vana iluzio ekzistas ene de ĉiu el ni.

Bedaŭrinde ni ĉiam pensas pri ni mem la plej bonon, neniam okazas al ni kompreni, ke ni eĉ ne posedas veran Individuecon.

La plej malbona en la afero estas, ke ni eĉ permesas al ni la falsan lukson supozi, ke ĉiu el ni ĝuas plenan konscion kaj propran volon.

Mizeruloj ni! Kiom stultaj ni estas! Ne estas dubo, ke nescio estas la plej malbona el la malfeliĉoj.

Ene de ĉiu el ni ekzistas multaj miloj da malsamaj individuoj, malsamaj subjektoj, Eoj aŭ homoj, kiuj kverelas inter si, kiuj batalas por la supereco kaj kiuj ne havas iun ordon aŭ konkordon.

Se ni estus konsciaj, se ni vekiĝus el tiom da sonĝoj kaj fantazioj, kiom diferenca estus la vivo…

Sed por plenigi nian malfeliĉon, la negativaj emocioj kaj la memkonsideroj kaj memamo, fascinas nin, hipnotigas nin, neniam permesas al ni memori pri ni mem, vidi nin tiaj, kiaj ni estas…

Ni kredas havi nur unu volon, kiam fakte ni posedas multajn malsamajn volojn. (Ĉiu Eo havas sian propran)

La tragi-komedio de ĉi tiu tuta Interna Multobleco rezultas terura; la malsamaj internaj voloj kolizias inter si, vivas en kontinua konflikto, agas en malsamaj direktoj.

Se ni havus veran Individuecon, se ni posedus Unu Unuon anstataŭ Multoblecon, ni havus ankaŭ kontinuecon de celoj, vekan konscion, apartan volon, individuan.

Ŝanĝi estas la ĝusta afero, tamen ni devas komenci per esti sinceraj kun ni mem.

Ni bezonas fari psikologian inventaron de si mem por koni tion, kio superas kaj kio mankas al ni.

Eblas akiri Individuecon, sed se ni kredas havi ĝin, tia ebleco malaperos.

Estas evidente, ke ni neniam luktus por akiri ion, kion ni kredas havi. La fantazio kredigas al ni, ke ni estas posedantoj de la Individueco kaj eĉ ekzistas en la mondo lernejoj, kiuj tiel instruas.

Estas urĝe lukti kontraŭ la fantazio, ĉi tiu kredigas al ni, ke ni estas ĉi tio, aŭ tio, kiam fakte ni estas mizeraj, senhontaj kaj perversaj.

Ni pensas, ke ni estas homoj, kiam vere ni estas nur intelektaj mamuloj sen Individueco.

La mitomaniuloj kredas sin Dioj, Mahatmoj, ktp., sen suspekti eĉ, ke ili eĉ ne havas individuan menson kaj Konscian Volon.

La egolatrianoj tiom adoras sian karan Egon, ke ili neniam akceptus la ideon de la Multobleco de Egooj ene de si mem.

La paranoikuloj kun ĉia klasika fiero, kiu karakterizas ilin, eĉ ne legos ĉi tiun libron…

Estas esence lukti ĝismorte kontraŭ la fantazio pri ni mem, se ni ne volas esti viktimoj de artefaritaj emocioj kaj falsaj spertoj, kiuj krom meti nin en ridindajn situaciojn, haltigas ĉian eblecon de interna evoluo.

La intelekta besto estas tiom hipnotita de sia fantazio, ke ĝi sonĝas, ke ĝi estas leono aŭ aglo, kiam vere ĝi estas nur abomena vermo de la koto de la tero.

La mitomaniulo neniam akceptus ĉi tiujn asertojn faritajn liniojn supre; evidente li sentas sin arĥihierofanto diru kion ili diru; sen suspekti, ke la fantazio estas simple nenio, “nenio krom fantazio”.

La fantazio estas reala forto, kiu agas universale sur la homaro kaj kiu tenas la Intelektan Humanoidon en stato de dormo, kredigante al li, ke li jam estas homo, ke li posedas veran Individuecon, volon, vekan konscion, apartan menson, ktp., ktp., ktp.

Kiam ni pensas, ke ni estas unu, ni ne povas moviĝi de kie ni estas en si mem, ni restas stagantaj kaj finfine ni degeneras, involuas.

Ĉiu el ni troviĝas en certa psikologia etapo kaj ni ne povos eliri el ĝi, krom se ni rekte malkovros ĉiujn tiujn homojn aŭ Eojn, kiuj vivas ene de nia persono.

Estas klare, ke per la intima memobservado ni povos vidi la homojn, kiuj vivas en nia psiko kaj kiujn ni bezonas elimini por atingi la radikalan transformon.

Ĉi tiu percepto, ĉi tiu memobservado, fundamentale ŝanĝas ĉiujn erarajn konceptojn, kiujn ni havis pri si mem kaj kiel rezulto ni evidentigas la konkretan fakton, ke ni ne posedas veran Individuecon.

Dum ni ne memobservas nin, ni vivos en la iluzio, ke ni estas Unu kaj sekve nia vivo estos erara.

Ne eblas ĝuste rilati kun niaj proksimuloj dum ne realiĝas Interna ŝanĝo en la profundo de nia psiko.

Ĉiu intima ŝanĝo postulas la antaŭan eliminon de la Eoj, kiujn ni portas enen.

Neniel ni povus elimini tiajn Eojn, se ni ne observas ilin en nia interno.

Tiuj, kiuj sentas sin Unu, kiuj pensas pri si mem la plej bonon, kiuj neniam akceptus la doktrinon de la multaj, ankaŭ ne deziras observi la Eojn kaj tial ĉia ebleco de ŝanĝo fariĝas en ili neebla.

Ne eblas ŝanĝi se oni ne eliminas, sed kiu sentas sin posedanto de la Individueco se li akceptus, ke li devas elimini, li vere ignorus tion, kion li devas elimini.

Tamen, ni ne devas forgesi, ke kiu kredas esti Unu, memtrompita kredas, ke li scias tion, kion li devas elimini, sed vere li eĉ ne scias, ke li ne scias, li estas klerulnesciulo.

Ni bezonas “malegoismiĝi” por “individuiĝi”, sed kiu kredas, ke li posedas la Individuecon, estas neeble, ke li povu malegoismiĝi.

La Individueco estas sankta je cent procentoj, maloftaj estas tiuj, kiuj havas ĝin, sed ĉiuj pensas, ke ili havas ĝin.

Kiel ni povus elimini “Eojn”, se ni kredas, ke ni havas “Eon” Unikan?

Certe nur kiu neniam serioze Memobservis sin pensas, ke li havas Unikan Eon.

Tamen ni devas esti tre klaraj en ĉi tiu instruo, ĉar ekzistas la psikologia danĝero konfuzi la aŭtentan Individuecon kun la koncepto de ia speco de “Supera Eo” aŭ io simila.

La Sankta Individueco estas multe pli ol ĉia formo de “Eo”, ĝi estas tio, kio estas, tio, kio ĉiam estis kaj tio, kio ĉiam estos.

La legitima Individueco estas la Esto kaj la kialo de Esto de la Esto, ĝi estas la sama Esto.

Distingiĝu inter la Esto kaj la Eo. Kiuj konfuzas la Eon kun la Esto, certe neniam serioze memobservis sin.

Dum daŭras la Esenco, la konscio, enboteligita inter ĉiu tiu aro da Eoj, kiujn ni portas enen, la radikala ŝanĝo estos io pli ol Neebla.